Je la 1a de junio 2023 al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 1075 homoj el 61 landoj. Plej multe da aliĝintoj (176) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.
Vidu ĉi-sube la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 22a de aprilo:
176 Francio (166)
107 Italio (103)
97 Germanio (95)
60 Pollando (55)
50 Koreio (49)
45 Hispanio (42)
44 Usono (42)
42 Brazilo (35)
40 Belgio (38)
33 Japanio (31)
Estas registritaj nur ses aliĝoj el Ruslando, nur kvar el Ukrainio, kaj nur tri el la venontjara kongreslando Tanzanio.
Ĉu 1075 estas multe? Vidu la tabelon de ĉiuj UKoj, okazintaj en la 21a jarcento.
UK | Jaro | Urbo | Ŝtato | Aliĝintoj |
UK-86 | 2001 | Zagrebo | Kroatio | 1691 |
UK-87 | 2002 | Fortalezo | Brazilo | 1484 |
UK-88 | 2003 | Gotenburgo | Svedio | 1791 |
UK-89 | 2004 | Pekino | Ĉinio | 2031 |
UK-90 | 2005 | Vilno | Litovio | 2344 |
UK-91 | 2006 | Florenco | Italio | 2209 |
UK-92 | 2007 | Jokohamo | Japanio | 1901 |
UK-93 | 2008 | Roterdamo | Nederlando | 1845 |
UK-94 | 2009 | Bjalistoko | Pollando | 1860 |
UK-95 | 2010 | Havano | Kubo | 1002 |
UK-96 | 2011 | Kopenhago | Danio | 1458 |
UK-97 | 2012 | Hanojo | Vjetnamio | 866 |
UK-98 | 2013 | Rejkjaviko | Islando | 1034 |
UK-99 | 2014 | Bonaero | Argentino | 706 |
UK-100 | 2015 | Lillo | Francio | 2698 |
UK-101 | 2016 | Nitro | Slovakio | 1252 |
UK-102 | 2017 | Seulo | Sud-Koreio | 1173 |
UK-103 | 2018 | Lisbono | Portugalio | 1567 |
UK-104 | 2019 | Lahtio | Finnlando | 917 |
UK-105 | 2020 | Montrealo | Kanado | Nuligita |
UK-106 | 2021 | Belfasto | Britio | Nuligita |
UK-107 | 2022 | Montrealo | Kanado | 859 |
UK-108 | 2023 | Torino | Italio | Pli ol 1075 |
La Torina UK laŭ la nombro da aliĝintoj jam superis la kongresojn en Bonaero (706), Montrealo (859), Hanojo (866), Lahtio (917), Havano (1022) kaj Rejkjaviko (1034). Probable ĝi superos ankaŭ la Seulan (1195) kaj eble eĉ la Nitran (1252), sed dume la aliĝintaro al UK-108 ne atingis eĉ duonon de la aliĝintaro al UK-91, laste okazinta en Italio kun 2209 aliĝintoj.
Ekde la 1a de aprilo por la t. n. A-landoj la aliĝtarifo estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/torino-15