UK-108: 1075 aliĝintoj el 61 landoj

torino

Je la 1a de junio 2023 al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 1075 homoj el 61 landoj. Plej multe da aliĝintoj (176) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.
Vidu ĉi-sube la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 22a de aprilo:

176 Francio (166)
107 Italio (103)
97 Germanio (95)
60 Pollando (55)
50 Koreio (49)
45 Hispanio (42)
44 Usono (42)
42 Brazilo (35)
40 Belgio (38)
33 Japanio (31)

Estas registritaj nur ses aliĝoj el Ruslando, nur kvar el Ukrainio, kaj nur tri el la venontjara kongreslando Tanzanio.

Ĉu 1075 estas multe? Vidu la tabelon de ĉiuj UKoj, okazintaj en la 21a jarcento.

UK Jaro Urbo Ŝtato Aliĝintoj
UK-86 2001 Zagrebo Kroatio 1691
UK-87 2002 Fortalezo Brazilo 1484
UK-88 2003 Gotenburgo Svedio 1791
UK-89 2004 Pekino Ĉinio 2031
UK-90 2005 Vilno Litovio 2344
UK-91 2006 Florenco Italio 2209
UK-92 2007 Jokohamo Japanio 1901
UK-93 2008 Roterdamo Nederlando 1845
UK-94 2009 Bjalistoko Pollando 1860
UK-95 2010 Havano Kubo 1002
UK-96 2011 Kopenhago Danio 1458
UK-97 2012 Hanojo Vjetnamio 866
UK-98 2013 Rejkjaviko Islando 1034
UK-99 2014 Bonaero Argentino 706
UK-100 2015 Lillo Francio 2698
UK-101 2016 Nitro Slovakio 1252
UK-102 2017 Seulo Sud-Koreio 1173
UK-103 2018 Lisbono Portugalio 1567
UK-104 2019 Lahtio Finnlando 917
UK-105 2020 Montrealo Kanado Nuligita
UK-106 2021 Belfasto Britio Nuligita
UK-107 2022 Montrealo Kanado 859
UK-108 2023 Torino Italio Pli ol 1075

La Torina UK laŭ la nombro da aliĝintoj jam superis la kongresojn en Bonaero (706), Montrealo (859), Hanojo (866), Lahtio (917), Havano (1022) kaj Rejkjaviko (1034). Probable ĝi superos ankaŭ la Seulan (1195) kaj eble eĉ la Nitran (1252), sed dume la aliĝintaro al UK-108 ne atingis eĉ duonon de la aliĝintaro al UK-91, laste okazinta en Italio kun 2209 aliĝintoj.

Ekde la 1a de aprilo por la t. n. A-landoj la aliĝtarifo estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/torino-15

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi