En la mondo blovas nova vento

oskaro

Printempe filminteresitoj rigardas al Holivudo. Certe, la plej gravaj filmfestivaloj estas aliloke, sed la disdono de Oskar-premioj estas daŭre la plej grava monda filmevento. La Oskar-akademio ne plu volas esti institucio de maljunaj blankhaŭtaj viroj kaj plivastigis kaj internaciigis sian membraron. Tio sekvis al decidoj, kiuj foje mirigas maljunajn blankhaŭtajn virojn (kiel mi), sed pri tio ni parolu poste.

Por scii, kio okazas tutmonde en kinejoj, la mallonga listo de internaciaj produktaĵoj estas uzebla gvidilo. Unue ni ĵetu rigardon al tiu listo.

IDENTECO KAJ ADOLTIĜO

En 2023 surprize aperis filmo por Kamboĝo en la mallonga listo. Davy Chou, la reĝisoro de Reveno al Seulo, loĝas en Francio. Li rakontas la historion de denaska koreanino, kiu estis adoptita de franca paro. La filmo estas kompleksa dramo pri serĉado de propraj radikoj, heredo, alpropriĝo kaj trovi sian identecon. Similajn temojn pritraktas la franca filmo Saint Omer de Alice Diop, kio baze estas iom tenaca tribunaldramo.

Tri filmoj de la listo temas pri adolesko, ekzemple tre ĉarma filmo el Barato: Chhelo Show (La Lasta Filmprezento) de Pan Nalin. Tiu filmo en guĝarata lingvo ne estis produktita laŭ la kliŝoj de Bollywood. Ni sekvas la adoltiĝon de la knabo Samay, kiu unufoje estas kun sia patro en kinejo kaj grandokule miras pri la mirakloj de filmoj. Li volas esti kreanto de tiuj mirakloj, sed lia patro estas iom strikta kaj opinias, ke tiu vivovojo ne oportunas por membroj de ilia kasto, sed Samay ne akceptas tion. Li lernas persiste, kiel el lumo fariĝas filmoj kaj revoj. La Lasta Filmprezento vekas memorojn al Nuovo Cinema Paradiso de 1988. La Fabelman’oj de Steven Spielberg rakontas similan, sed pli epikan intrigon.

closeLucas Dhont el Belgio prezentas en Close (Proksime) la historion de sincera amikeco inter du knaboj. Ili estas koramikoj kaj jen ĉio, do homofoboj trovus nenion por hurli. Vulgara klaĉado dividas la amikojn kaj havas tragikan konsekvencon. Dhont denove prezentas intensan kaj empatiplenan intrigon, kiel jam en Knabino de 2018. Por mi Proksime estas unu el la plej bonaj filmoj de la jaro.

Filmoj el Irlando en la loka irlanda lingvo estas maloftaj en kinejoj ĉe mi. An Cailín Ciúin (La trankvila knabino) de Colm Bairéad estas agrabla renkontiĝo. Ne okazas multe en tiu filmo, estas kvazaŭ sekvo de banalaj okazintaĵoj, sed mi, kiel spektanto, volonte sekvis someron kun Caitlin, la trankvila knabino. Ŝia familio estas malriĉa, la gepatroj ne tro zorgas pri siaj infanoj. Nova bebo estas survoje kaj Caitlin estas forsendita al foraj geonkloj. Tie ŝi spertas por la unua fojo familion kiel hejmo.

Filmoj el Pakistano kaj Maroko temas pri “netradicia”, sed tamen sincera amo.

En Joyland de Saim Sadiq la sentoj de juna pakistanano konfuziĝas kiam li enamiĝas al transgenra dancistino. La filmo esploras subpremon kaj deziron en konservativega tradiciema socio. Finfine ĝi ne ofertas solvon, sed prezenti demandon jam signifas ion en tiu kadro.

El Maroko venis unu el la plej belaj amrakontoj de la jaro: La blua kaftano (Le bleu du caftan) de Maryam Touzani. Jam ŝia debuto Adam (2019) estis impresa kaj videnda rakonto pri la vivkondiĉoj de virinoj en Maroko. La blua kaftano temas pri la tajloro Halim kaj ties edzino Mino. Halim laboras laŭ tradiciaj principoj, do liaj varoj estas iom kostaj, kaj tial ilia komerco iom krizas. Halim havas sekreton, ĉar li deziregas virojn. Ankaŭ Mina havas sekreton, ĉar ŝi prisilentas, ke ŝi estas morte malsana. Ili prenas metilernanton Youssef. Iom post iom ekkreskas sentoj inter Halim kaj Youssef. La rolon de Mina ludas la grandioza Lubna Azabal. Tre memorinda estas sceno en ilia hejmo: Mina dancas laŭ muziko de la radio. Ŝi invitas la edzon danci kun ŝi kaj ankaŭ la lernanton, tiam ŝi flankentiras kaj lasas la du virojn sole kaj rigardas ilin kun granda simpatio, amo kaj kompreno. Mi deziras, ke tiu filmo ne restu en iu niĉo, sed estu spektata de multaj filmŝatantoj kun malferma menso.

Argentino, 1985TUTMONDA DISTRADO

Pri historiaj temoj rakontas Argentino, 1985 de Santiago Mitre kaj Corsage (Korseto) de Marie Kreutzer. Tiu lasta estas libera inista fantaziaĵo pri la vivo de imperiestrino Elisabeth de Aŭstrio. Verdire mi ne plene komprenas, por kiu Kreuter faris tiun filmon kaj kial ŝi trudas ĝin al la publiko. La filmo el Argentino rakontas dramace kaj distre pri la klopodoj meti la krimulojn de la militista diktaturo al tribunalo.

Du filmoj pri problemoj de meza oriento venis el Skandinavio. Ali Abasi el Danio rakontas pri seria murdisto en Sankta araneo (Ankabut-e moqaddas). Religia fanatikulo murdas prostituitinojn en la sankta urbo Maŝhado en Irano. Sankta Araneo estas terurfilmo kaj, ŝajnas al mi, iom nekutima elekto por la plej bona internacia filmo, samkiel Knabo de la ĉielo (alternative Kairo-Konspiro) de Tarik Saleh de Svedio. Juna idealisto fariĝas viktimo en intrigo inter ŝtato, religia universitato kaj sekreta servo. La intrigo sekvas konatajn modelojn en la maniero de ekzemple Le Carré.

Decido foriri (Decision to leave) de Park Chan-wok el Koreio estas plia popularĝenra filmo, tamen kun pliaj tavoloj kiam polickomisaro enamiĝas en ebla murdisto. Bardo, eltrovita kroniko de manpleno da veroj de Alejandro G. Iñárritu estas kvazaŭaŭtobiografia filmo. La filmo meandras de unu turniĝo al alia, tamen malmulte el la intrigo restis ĉe mi.

EO de Jerzy Skolimowski el Pollando estas nova adaptiĝo de la klasikaĵo Ekzemple Baltasaro (Au hasard Balthasar) de Robert Bresson. La filmo ne taŭgas por rapidemaj spektantoj, sed ĉiuj aliaj sekvos kompateme la vagadon de azeno tra Eŭropo.

Mi volas aldoni kiel honoran mencion, la filmon La plej feliĉa viro de la mondo (Najsreḱniot Čovek na Svetot) de Teona Strugar Mitevska el Norda Makedonio. Dum la intercivitana milito en eksa Jugoslavio Zoran estis devigita pafi al siaj najbaroj. Tio influas kaj fuŝas lian tutan vivon. Li sopiras al pardono kaj iutage li renkontas sian viktimon. Tiu filmo memorigas al ni, ke militoj pludaŭras ankaŭ post armisticoj kaj pactraktatoj.

Im Westen nichts NeuesĈU VERE?

Ni devas tamen ankaŭ paroli pri la filmo, kiun la komitato elektis kiel la plej bonan internacian kontribuon: En okcidento nenio nova (Im Westen nichts Neues) de Edward Berger. Jam en 1930 estis la unua filmadapto, farita en Usono de Lewis Milestone. Neforgesebla estas la lasta sceno, kiam la junuloj rigardas al la publiko, dum ili marŝas al sia pereo. En okcidento nenio nova memorigas, ke en militoj ne estas herooj, nur kripluloj kaj kadavroj. Tiu mesaĝo estas neforgesenda kaj, ve!, konsterne aktuala. Por la unua fojo la libro de Remarque estis filmita en Germanio. Sen la mono de Netflix tiu filmo ne ekzistus. Mi timas, ke Netflix trometis sian profilon sur la filmon. Ĝi estas kvazaŭ James Bond en la tranĉeoj. Historiistoj montris gravajn erarojn, sed la eraroj liveris dramecajn scenojn kaj frapajn fotojn kaj tiuj nun bedaŭrinde decidas, kiel la ĝenerala publiko bildigas al si la unuan mondmiliton. Krome Berger forlasas la etoson de la libro, ĉar Remarque rakontas nur el la perspektivo de la junaj soldatoj. Entute: vide frapa, teknike brila filmo, sed maksimume libera interpretado de la romano de Remarque. Mi suspektas, ke precipe pro arda kampanjo de Netflix ĝi rikoltis tiom da Oskaroj.

Resume: ne tro impona kolekto. Kelkaj filmoj espereble restos, la plej multaj estas tamen forgesendaj.

KAJ NUN?

Kaj nun al la elekto de la plej bonaj filmoj en la terminolgio de la Oskar-akademio tio signifas: la plej bonaj filmoj en la angla lingvo.

La plilarĝigo de la membroj sekvis al kelkaj nekutimaj, ja strangaj elektoj. Top Gun Solulo de Joseph Kosinski, ekzemple, havas kelkajn teknikajn meritojn kaj povas distri ŝatantojn de agadfilmoj, speciale se ili ne tro pripensas la intrigon. Ĉio en tiu filmo estis aprobita de Pentagono, kiu post diversaj fiaskoj dise en la mondo bezonas plibonigi sian imagaĵon. Alivorte: tiu filmo estas pura propagando.

Avataro: la vojo de akvo de James Cameron estis alia furora filmo (tio, kion parolantoj de la angla nomas blockbuster). La distribuantoj kutime anoncas tiun specon per superlativoj kiel la plej granda, plej sukcesa, plej spektakla ktp. Kaj, jes, por vidi, kiajn mondojn komputiloj povas nuntempe krei, oni devus vidi tiun filmon. Cameron tamen fidis nur la efektojn kaj apenaŭ uzis rimedojn por evoluigi taŭgan scenaron. Por filmo, kiu daŭras pli ol tri horojn estas rimarkinde malmulte da intrigo, kaj la rezulto estas miksaĵo el vakera kaj militista filmo kaj etnografa kiĉo.

Ĉiam estas almenaŭ unu biografa filmo en la elekto. Em 2023 ni trovis Elvis de Baz Luhrman. Tio ne estis tipa biografia filmo, sed klopodo spuri miton de Elvis Presley. Tio okazas en la tipa maniero de Luhrman, favorante stilon, neglektante substancon. Kaj kompreneble estas la plej konataj kantoj. La filmo estis nomumita en ok kategorioj, sed finfine gajnis nenion.

The Triangle of SadnessLa Triangulo de Tristo (The Triangle of Sadness) spertis en 2022, laŭ mi, nemerititan sukceson. Ĝi rikoltis aron da premioj, kio nur indikas, ke la ambicinivelo por satiro nuntempte ne estas tro alta. Ni rigardu iomete la karieron de Östlund. En 2011 li prezentis polemik-vekan filmon Play pri elmigrantaj buboj, kiuj ĉasas svedajn samaĝulojn. Tiam li estis aŭdace ĉe la bordo de politika nekorekteco. En 2014 venis Turisto (la internacia titolo estis Force Majeure), kies temo estis la ridindeco de la moderna skandinava viro. En 2017 sekvis La Kvadrato (The Square) pri la ridindeco de la moderna arto, kaj en 2022 la trilogio finiĝis per satiro pri la ridindeco de riĉuloj. Haha. La Triangulo de Tristo estas en tri ne tro koheraj partoj. En la unua ni renkontas du modelulojn, Yaya kaj Carl. En tiu mondo viroj ne estas aŭtomate alfa-maskloj kaj tial ili debatas daŭre pri siaj roloj. Tiu parto eble havas la plej mordan satiron kaj distran kvaliton. En la dua parto ili estas kiel interretaj famuloj invititaj al krozŝipo. Tiu parto finiĝas per lavango da vomo (jes!) kaj pereo de la ŝipo. Eble mezlernejaj knaboj trovas tion amuza. La tria parto konkludas sur fora insulo, ke ĉiuj homoj povas esti merduloj. Tiu filmo gajnis la Oran Palmon en Cannes kaj ankaŭ klopodis esti la plej bona ĉe Oskaro. Ĝi estis eĉ nonumita. Satiro estu pli ol farso.

Virinoj parolantaj (Women Talking) de Sarah Polley estas pli trankvila kaj digna filmo. En fora religia komunumo viroj kutime perfortas virinojn. Post certa incidento ili debatas, kion ili faru: ĉu resti, ĉu opozicii kontraŭ la viroj aŭ ĉu foriri. La temo eble estas tro for por modernaj virinoj, sed ni almenaŭ povas atesti elstaran aktoradon.

En The Fabelmans Steven Spielberg rakontas sian vojon al fama reĝisoro. Kompreneble li havas pliajn rimedojn ol la barata knabo pri kiu mi parolis antaŭe. Spielberg ankaŭ rakontas pri la konflikto inter siaj gepatroj kaj la komplika rilato al sia patro. Tre persona, tre spektinda filmo.

Post la ceremonio mi devis froti miajn okulojn. La filmoj, kiuj por mi estis la plej bonaj en la listo, gajnis entute nul premiojn, jes: neniom!

La Mortanĝeloj de Iniŝerin (The Banshees of Inisherin) de Martin McDonagh estas tre nigra komedio pri la fino de amikeco. Iun tagon Colm anoncas al Pádraic, ke ili ne plu estu amikoj, ĉar tiu estas tro teda. Li ne plu volas pasigi tempon en la loka drinkejo, sed dediĉi sian vivon al arto. Padráic volas savi la amikecon, sed la situacio akriĝas. La filmo montras inter alie la senraciecon de homaj konfliktoj.

Everything Everywhere All at OnceTár de Todd Fields laŭ la juĝoj de la Akademio ne meritis eĉ premion por la plej bona ĉefaktorino, kio estas evidenta misdecido. Tár estas intensa dramo pri fikcia dirigentino, pri la rilato inter arto kaj artisto kaj nelaste pri la responso de artisto por siaj agoj. Eble ĝi estis tro kompleksa por la nova juĝantaro.

Ĉio, Ĉie, Ĉiuj Samtempe de la “Daniel’oj”, ricevinta la ĉefpremion, estas interesa, fantaziplena kaj amuza filmo. Ĝi ludas kun sciencfikciaj metaforoj, inventas paralelajn alternativajn mondojn kun abunde da turniĝoj, ke mi iam perdiĝis lace en iu fora universo. Eble tio jam indikas, ke estonte popularĝenraj filmoj povas paradi kiel la plej bona de la jaro. Mi, tamen, ankaŭ estonte volas trovi dramon kaj substancon sur la “arĝenta ekrano”, eble ĉar mi estas maljuna blankhaŭta viro.

Wolfgang Kirschstein

La plej supra foto: Stephanie Hsu kiel Joy Wang en la Oskare premiita filmo.

Legu ankaŭ:
Kirschstein W. Oskaro – ne plu tiom blanka?
Kirschstein W. Kaj la gajnanto estas…
Kirschstein W. La plej bonaj filmoj de la jaro

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/kirschstein-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi