Komenciĝis la retaj KER-ekzamenoj

ker

Junio estas la monato de la retaj KER-ekzamenoj de UEA. Estos tri semajnfinoj kiam de vendredo ĝis mardo okazos ekzamenoj. La evento komenciĝis la 2an de junio kiam 11 kandidatoj de diversaj niveloj trapasis parolajn intervjuojn. La ekzamenserion trapasos entute 75 personoj el dudeko da landoj.

La 3an kaj 4an de junio estos la grupaj ekzamenoj, aŭdkomprenadaj kaj skribaj testoj por kandidatoj de nivelo C1. La unuan turnon de la testoj solvos precipe eŭropanoj, sed aliĝas al ili kelkaj el Reunio, Brazilo kaj Usono. La duan serion de testoj (kiuj estos solvataj dum la nokto en Eŭropo) ni disponigos al kandidatoj el Azio (Japanio, Koreio) kaj al kandidatoj el Aŭstralio, Nov-Zelando kaj fora Usono. Inter la du plej malproksimaj ekzamenpunktoj (Honolulu kaj Auckland en Nov-Zelando) estas 22-hora diferenco.

La testojn oni solvas en la nova ekzamenpaĝo de edukado.net, konstruita de Judith Meyer, konata poligloto el Germanio, baze de la antaŭa paĝaro de Anthony Bodineau, kaj kun la asisto kaj testado de Katalin Kováts. La solvado de la testoj okazos pere de la ekrankontrola sistemo ProctorExam. La senprobleman disvolviĝon de la ekzamenoj garantios dekoj da helpantoj el diversaj landoj.

Kuraĝon kaj sukceson al la kandidatoj kaj ekzamenantoj!

Katalin Kováts
Estro de KER-Ekzamena Centro
ĉeforganizanto de la ekzamenoj

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=893

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi