Jubileoj kaj memordatoj en junio 2023

junio 2023

3. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis John Pollen (1848-1903-1923), irlanda juĝisto kaj esperantisto, longe loĝinta en Barato; membro de la Lingva Komitato (1905-1919), kunfondinto kaj vicprezidanto de la asocio Espero Framasona fondita en la 1a UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), unu el la “Trio por la Tria” (tripersona organiza komitato de la 3a UK en Kembriĝo, 1907), kunfondinto kaj la unua prezidanto de Brita Esperanto-Asocio (1904-12); aŭtoro de Esperanto: What it is and how to learn it (1907) kaj The Why and the Wherefore of Esperanto (1907), tradukinto de poemaro de Omar Ĥajam (kun B. Elmy, 1915).
Pollen dronis apud la insulo Manx antaŭ cent jaroj, la 18an de junio 1923, kaj oni havas ĉi-junie du memordatojn pri li.

3. Antaŭ 20 jaroj mortis Dmitrij Perevalov (Дмитрий Александрович Перевалов, 1951-1976-2003), sovetunia kaj ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj esperantisto; prezidanto de Moskva Internacia Esperanto-Klubo, estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-89), gvidanto de la komisionoj de ASE pri internaciaj rilatoj (1979-80) kaj pri informado kaj gazetaro (1983-86), prezidiano de ASE (1983-89), estrarano de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, 1989-?), prezidanto de Sovetia sekcio de MEM (1986-89); redaktinto de Esperantaj tradukoj de politikaj broŝuroj (Ju. Andropov, K. Ĉernenko, M. Gorbaĉov) eldonitaj de APN en la lastaj sovetuniaj jaroj kaj de kelkaj libroj de la eldonejoj Progreso kaj Impeto, kiujn li kunfondis.

11. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Adam Zamenhof (1888-1940), ruslanda, poste pollanda, juda oftalmologo kaj esperantisto, filo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof.

11. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Duilio Magnani (1928-1969-2010), itala romkatolika pastro kaj esperantisto; prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE, 1979-1995), fondinto de Centro Esperantista Rimina – Ekumena kaj Solidara (2004) por agado en malriĉaj landoj, iniciatinto de mozaikoj kun Esperanto-skribaĵoj en la preĝejo de S-taj Johano kaj Paŭlo en Rimini, kiun oni neoficiale nomas “Katedralo de esperantistoj”; aŭtoro de la ilustrita libro Paroĥa preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini: Eta gvidlibro en Esperanto (2001); honora prezidanto de IKUE (1995), honora membro de UEA (2005), laŭreato de la premio Deguĉi (2007).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 187-188).

21. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Ján Vajs (1953-1980-2021), slovaka oficisto en la ministerio de termastrumado kaj evoluo de regionoj, speleologo, vojaĝanto, fotisto kaj esperantisto; organizinto de pluraj turismaj Esperanto-renkontiĝoj, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Mezslovakia Esperanto-Ligo (1995), prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (1998-2001), vicprezidanto de LKK de la 101a UK (Nitro, 2016); aŭtoro de pluraj libroj, i.a.: Esperanto en Liptovo (1990), Dua decenio (2002), 12 monatoj – 12 montpintoj (2006), 100 gravaj personoj de la slovakia Esperanto-movado (2007), Ultima Thule. Kongresumi kaj vojaĝi en Islando (2013), Kiu estas kiu en la slovaka Esperanto-movado (2016), Slovakaj plejoj (2016); tradukinto de Temudžin de T.Sekelj (el Esperanto, 1995), La knabino kun vizaĝo de la luno de M. Dobrovičová (el la slovaka, 2002); Laŭreato de Diplomo de UEA pri Elstara Agado (2016).

24. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Jerzy Grum (1933-1949-1993), pola ĵurnalisto kaj esperantisto, ekde 1960 kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola Radio por kiu li tradukis milojn da paĝoj el la pola literaturo, komitatano de UEA (1966-68), tradukinto de Polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj de T. Beriatka kaj J. Lubojanski (kun J. Uspienski, 1959), Malsupra Silezio hieraŭ kaj hodiaŭ de R. Cabaj, F. Ryszka kaj I. Rutkiewicz (1960), Kiel esti amata de K. Brandys (1964), La fumo de M. Konopnicka (1964), Pollando: nombroj kaj faktoj de N. Świdzinska kaj J. Maternicki (1974), Kvarteto de Mendelsson kaj aliaj rakontoj de J. Iwaszkiewicz (1982).

30. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Perla Martinelli (1938-1952- ), itala instruistino, tradukistino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (1994-97), sekretario (1978-82) kaj prezidanto (2008-11) de Kultura Centro Esperantista, prezidanto de la Administra Komitato de la Kooperativo de Literatura Foiro (2012-18), kunfondinto (1991) kaj prezidanto (2008-11) de Esperanta PEN-Centro, membro (1989-2013) kaj ĝenerala sekretario (1995-98) de la Akademio de Esperanto, diverspostena funkciulino en la Esperanta Civito; ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1980-1996, 2019- ), Heroldo de Esperanto (1997-98, 2002-04) kaj Femina (2006-15); aŭtoro de Edmond Privat: l’uomo e l’opera (2003) kaj de centoj da artikoloj; tradukinto de Dekamerono: Unuaj tri tagoj de G. Boccaccio (kun G. Waringhien, 1995), Universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj (kun G. Silfer, 2001), La ruza vidvino de C. Goldoni (2007), Finalo de partio de S. Beckett (kun aliaj, 2021).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 193-194).

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. Jubileoj kaj memordatoj en majo 2023

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por junio 2023 aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/junio-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi