Li vekiĝis kiam la unua taglumo envenis tra lia dormoĉambra fenestro. Lia tuta korpo estis ankoraŭ mola kaj senforta, sed lia menso jam klare mesaĝis: “Hodiaŭ estas la lasta somera tago.” Efektive, morgaŭ, en la tuta suda hemisfero, komenciĝos unu plia aŭtuno. Estis eksterordinare, ĉar en ĉiuj pasintaj jaroj li neniam atentis pri tia transiro, kiu okazadas de kiam la Tero ekzistas. Hodiaŭ ĝi tamen ŝajnas al li mirinda kalendaraĵo. Li estis modesta gimnaziano, kiam antaŭ sesdek jaroj li lernis la klarigon pri la ŝanĝo de sezonoj laŭ la rondirado de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Hodiaŭ, precipe en ĉi tiu mola vekiĝa momento, li trovus tre malfacile ripeti tian klarigon al iu ajn infano, kaj eĉ al si mem. Prefere stariĝi, viziti la tualetejon kaj trinki kafon.
Hodiaŭ matene li devos partopreni kunvenon de la amikoj de la kvartalo. Hmmm, iom teda kunsido, kiam gemaljunuloj renkontas unu la aliajn, babilas, interŝanĝas siajn novaĵojn (kiuj fakte ne ĉiam estis vere novaj), ripetas diraĵojn, trinkas kafon kaj fruktosukon. Foje unu el ili legas poemon, alia kantas kanzonon akompane de sia iom raŭka gitaro, tria rakontas anekdoton, kaj fine ĉiuj revenas hejmen kontentaj, ke la vivo daŭras, same kiel dum la lastaj jardekoj. Ĉi-foje oni informos, ke forpasis la simpatia kaj de ĉiuj estimata S-ino A., post longa surlita malsano, kaj ĉiuj staros dum unu silenta minuto omaĝe al ŝi. Poste oni informos pri la naskiĝo de unu plia nepo de Ges-roj B., la sesa infano en ses jaroj — la familio B. estas fekunda, Dio benu.
Li surmetis sian flavan ĉemizon kaj decidis piediri ĝis la kvartala malnova salono. Ĉiujare li surportis novan ĉemizon por tiu tradicia evento. Tio estis kaprico de Liza. Ŝi ĉiujare, fine de la somero, aĉetis por li novan, koloran ĉemizon. Ŝi diradis, ke nova, laŭmoda vesto junigas la homon. Ankaŭ al si ŝi provizis novan ĉarman bluzon. Tiel la paro elegante envenis la kunvenejon, kaj ĉiam elvokis ekkriojn de admiro kaj envio. Hodiaŭ ne. Hodiaŭ li alvenos en sia flava, pasintjara ĉemizo, kaj la najbaroj diskrete, sindetene salutos lin.
Ĉiun paŝon li faris kiel rememoron.
Li preterpasis ĝardeneton de S-ino C., kie li ĉiujare ŝtelis tra la barilo floreton el arbusto por transdoni al Liza. Ĉi-foje ŝi ne admonis lin ĉarme, ke ne decas elpluki floron el aliula ĝardeno. (Sed ŝi ĉiam fiere portis la floreton en la mano ĝis la kunvenejo, kaj ĉiuj najbaroj povis rimarki, ke ankaŭ ĉi-jare ŝi gajnis floron.)
Ĉe la sekva stratangulo loĝis la maljuna S-ro instruisto Ĉ., kiu pasigadis la matenojn rigardante ĉe la fenestro. Liza ĉiam haltis ĉi tie por kelkaj minutoj da babilo. Ŝi demandis lin pri lia sano, poste pri la bonfarto de lia familio, poste ili parolis pri la vetero, kaj tio sufiĉis. La edzo mem ne trovis ion interesan en la figuro de la malnova instruisto, sed Liza amegis lin. Li iom ĵaluzis.
Li plu antaŭeniris, ĝis la panvendejo. Jes, survoje estis panvendejo, kaj Liza postulis halton por spirado kaj por gluto de freŝa minerala akvo. Foje ŝi manĝis ankaŭ dolĉaĵeton, sed nepre necesaj estis la halto, la saluto al la vendejestro kaj la malvarmeta akvo. Ĉiam egale, dum multaj jaroj. Hodiaŭ li ne devis eniri la panvendejon. Li ne soifis.
Sur la trotuaro, ĉe la enirejo de la kvartala salono, kie okazos la tradicia “Ne nur najbaroj, sed amikoj”, kutime sidis ĉifona, maljuna, malgrasa, almozpetanta virino. Tio ĉiam kaŭzis al li malkomforton. Al li ne plaĉis doni almozojn. Li sentis ian honton, kvazaŭ la humiligo turniĝus al li, anstataŭ al la almozpetanto; li do kutime preterpasis, ŝajnigante, ke li ne vidis la petanton. Sed kiam Liza ĉeestis, li nepre devis halti, serĉi monerojn en la poŝo kaj ilin meti sur la malpuran manon de la maljunulino. Kaj nepre aŭdi la mallaŭtan riproĉeton de la edzino, ke li devus doni iom pli da mono… Ĉi-foje li haltis, elprenis pli valoran monbileton kaj ĝin enmanigis, plena de honto. Kaj li rapide eniris la salonon.
La ejo estis ankoraŭ preskaŭ senhoma. Liza ofte moketis lin, ke li emas alveni tro frue, kaj al tio li ĉiam respondis, ke ŝi emas alveni, kiam la salono estas plena de homoj, por ke ĉiuj admiru kaj laŭdu ŝian novan bluzon. Kaj ambaŭ ĝue ridis pro la tradicia, multjara interŝerco. Li sidiĝis sur flanka seĝo kaj pacience atendis.
Je la preciza horo komenciĝis la sesio. Unu kantis, alia deklamis, urbkonsilanto paroladetis pri siaj meritoj en la progreso de la kvartalo. Oni informis pri nova restoracio en la kvartalo. Oni informis ankaŭ pri ĵusaj naskiĝoj, omaĝis ĵusajn forpasintojn. Li ĉion aŭdis iom streĉita, iom maltrankvila, sed neniu menciis la nomon de Liza. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi lasis skriban peton al la organizantoj de “Ne nur najbaroj, sed amikoj”, ke kiam ŝi mortos oni ne anoncu ĉi tiun fakton en la jara kunveno.
Kiam la kunvenestro pretis fermi la kunsidon, tiam el malantaŭa seĝovico stariĝis junulo, kiu laŭte petis permeson deklami poemeton omaĝe al sia amatino. La junulino sidanta apud li ruĝiĝis kaj honte ridetis. Oni permesis al la romantika junulo la petolaĵon. Li iris antaŭ la publikon kaj laŭte, vigle kaj firme deklamis:
Aŭtuna kanzono
Longa singult’
De aŭtun’
Violona
Tuŝas la koron
Per langvor’
Monotona.
Tute sufoka
Pale elvoka
Horo sonas
Kaj mi memoras
Tagojn malnovajn
Kaj ploras
Kaj mi foriras
Vento min tiras
Kaj min forportas
Tien kaj tien
Verŝajne kiel
Folion mortan.
Sonis neviglaj aplaŭdoj, verŝajne pro neplena kompreno flanke de la publiko. Ankaŭ la junulo ne plene komprenis, sed ĵetis kison al sia amatino kaj revenis sian lokon. Sur flavĉemiza sidanto de flanka seĝo, tremis eta larmo je la maldekstra okulo. Li diskrete forviŝis ĝin, stariĝis, kaj per malrapidaj paŝoj revenis hejmen.
Estis la lasta tago de somero.
Ĉi tiu rakonto de Paulo Sérgio Viana aperis la marta (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Represo estas ebla nur kun permeso de la aŭtoro, Paulo Sérgio Viana.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/viana-9
La novelaro de Paulo Sérgio Viana Dek du rakontoj (Kaliningrado: Sezonoj, 2023) estas senpage elŝutebla en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj.