TEJO: Junulara vojaĝkonkurso en Eŭropo!

vojaĝkonkurso

TEJO kune kun GEJ (Germanio), JEFO (Francio) kaj KEJ (Katalunio) ricevis aprobon kaj monsubtenon de la Eŭropa Unio por realigi projekton pri daŭripova moviĝeblo. La formato kiun ni elektis por ĝi estis vojaĝkonkurso. Tial, de Roterdamo ĝis Barcelono, inter la 24a de julio ĝis la 2a de aŭgusto, 8 teamoj de junuloj vojaĝos tra Eŭropo solvante defiojn por gajni poentojn en la unua vojaĝkonkurso de TEJO. Plena de amuzaj kaj pensigaj aventuroj, la evento estos tute filmita. Danke al tio ni produktos serion en Esperanto.

Pli specife, la plano por la vojaĝkonkurso okazos en

  1. Roterdamo, Nederlando
  2. Kirkel, Germanio
  3. Diĵono, Francio
  4. Liono, Francio
  5. Tuluzo, Francio
  6. Barcelono, Hispanio

Dum la vojaĝo ni restos ĉe Esperantistoj, en junulargastejoj aŭ simile. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la projekto, kaj ni repagos la vojaĝkostojn ĝis 200 eŭrojn (nur “verdaj” vojaĝebloj estas permesataj).

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/vojagxkonkurso/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi