Ĉeboksaro: Cent semoj perdiĝas, sed la cent-unua ekĝermas

ĉeboksaro

Mi kelkfoje laboris en someraj kaj vintraj ripozaj infantendaroj kiel instruanto de Esperanto kaj edukistino. Tiuj tendaroj estas organizataj de la lingva lernejo “Lingvo por sukceso” en la urbo Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio). Pasintjare unu el miaj junaj kolegoj-infangvidantoj, la 17-jara ĉeboksara lernejano Volodja (Vladimir) Petuĥov, ekinteresiĝis pri Esperanto tiomgrade, ke li ne nur prenis de mi dekon da privataj Esperanto-lecionoj, sed en marto 2023 vizitis la ĉi-jaran paroligan esperantistan renkontiĝon APERo-16. Tie li diligente penis ne krokodili, kaj kvankam li estis multe frustrita de la vivo en fremdlingva medio, li decidis dediĉi sian rezult-lernejan projekton al Esperanto. Volodja nun lernas en la 11a, la lasta, klaso de mezlernejo, kaj la defendo de iu projekto estas la nepra postulo por ricevi rajton plenumi la ŝtatajn lernejajn finekzamenojn. Grava subtemo de ajna tia projekto devas esti klarigo pri la praktika valoro de la proponata “produkto”.

Tiam ni rememoris pri la sukceso de la kleriga ILEI-projekto “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano”, kiu kun sukceso pasis en Rusio en la 2019a jaro kaj speciale furoris en Ĉeboksaro, multparte pro la elstara aktivado de la dekklasano Dmitrij Timin – tiama samaĝulo de Volodja. La ideo de la projekto, nomata en Rusio “Unu leciono pri Esperanto por gejunuloj”, estis informi junularon pri ekzisto de Esperanto, pri la lingvaj kaj sociigaj avantaĝoj de la lingvo kaj pri la eblecoj ĝin lerni.

Laborante pri la projekto Volodja faris fulmdemandadon en sia propra klaso pri la informiteco de la gejunuloj pri Esperanto, kiu, nature, evidentiĝis esti malalta. La 31an de marto la projekto “Esperanto – la lingvo, kiu kunigas la homaron” estis prezentita al la projekta komisiono de la ĉeboksara lernejo №41. La ekspertoj alte taksis la prezenton. Al la preleganto estis faritaj multaj demandoj, kaj Volodja ricevis la inviton fari du lekciojn pri Esperanto por lernejanoj kadre de la lerneja semajno de la fremdaj lingvoj.

Sed unu semajno evidentiĝis ne sufiĉa. Volodja metis antaŭ si la celon ĝis la fino de la lernojaro okazigi prezentadojn de Esperanto al maksimume ebla kvanto de la klasoj. Tial la kampanjo daŭris dum 14 tagoj. Ekde la 4a ĝis la 17a de majo Volodja faris siajn 40-minutajn lecionojn pri Esperanto ankoraŭ en sep klasoj: en unu 5a, du 6aj, unu 7a, du 9aj kaj unu 10a. La lecionojn partoprenis ĉirkaŭ 170 diversaĝaj infanoj.

Laŭ la takso de Volodja (konfirmita de multaj fotoj) la aŭskultantoj estis plene admirintaj. La lernejanoj montris grandan atenton kaj sinceran interesiĝon dum la lecionoj. Fine de la prezentado ĉiu infano ricevis informfolion kun kelkaj frazoj en Esperanto, QR-kodon de la gramatiko kaj ligilojn por la memstara lernado de la lingvo. Post la prezentado al la demando “Ĉu vi dezirus ke Esperanto estu instruata en lernejoj?”, ĉiuj klasoj unuanime respondadis “Jes!”.

Volodja rakontas, ke en la lernejo multaj geknaboj nun salutas lin en Esperanto, parolas pri la lingvo en koridoroj kaj eĉ uzas kelkajn frazojn hejme. Unu naŭklasanino sendis al Volodja etan komikson en Esperanto. Ŝi skribis: “Ekde nun mi faros ĉiujn miajn komiksojn en Esperanto. Kaj ĉiuj homoj, kiuj sekvas miajn komiksojn, estos devigitaj lerni Esperanton kune kun mi”.

Volodja konfesas, ke li ne atendis tian ardan reagon. Ĝi multe entuziasmigis lin. Li skribas: “Mi kredas, ke post aliĝo al universitato mi serĉados novajn eblojn rakonti pri Esperanto en diversaj klerigejoj. Eble dank’ al miaj prelegoj al Esperantujo venos novaj miraklaj homoj, kiuj povos disvastigi kaj evoluigi la kreaĵon de Zamenhof. Kaj tiu penso varmigas mian animon”.

Irina Gonĉarova

Legu ankaŭ:
Gonĉarova I. APERo-16: hejma etoso kaj politika neŭtraleco
Gonĉarova I. La lingvo por sukceso: Instruado de Esperanto en someraj infanaj tendaroj
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo

Ĝi estas artikolo aperonta en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/ruslando-46

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi