Tempoj kaj Urboj en Tula. Privataj impresoj

tula

Eĉ plej tradicia esperantista renkontiĝo ĉiam estas evento, ne tute simila al la samspecaj antaŭaj. La diversecon de “Tempoj kaj Urboj” (TkU) garantias ankaŭ la diverseco de la urboj, kie ĝi okazas. La 3a TkU okazis ekde la 28a de aprilo ĝis la 2a de majo en la urbo Tula (170 km sude de Moskvo) kun la ĉeftemo “Tula 1874”.

Persone al mi la urbo Tula sin turnis per plej belaj spacoj: mi kun miaj kunuloj ĉiam estis en la centraj urbopartoj, prizorgitaj de homoj kaj beligitaj de la printempa disfloro. Kelkfoje dum ĉiu tago ni trapasis la imponan teritorion de la Tula kremlo – ĉar nia modesta gastejeto troviĝis apude kaj eĉ nomiĝis “Ĉe la kremlo”. Pro la kapricoj de la vetero ni promenadis ne tre multe, sed sukcesis viziti kelkajn interesajn muzeojn: la domon-muzeon de la rusa verkisto Vikentij Veresajev, la Tulan muzeon de la prezentaj artoj, la du zoomuzeojn-ekzotarejojn. Ankaŭ ekskurso al la Serena Kampeto – la fama farmobieno de Leo Tolstoj estis absolute nepreterlasebla. Multaj TkUanoj vizitis la grandiozan, ŝajne, kvinetaĝan, Muzeon de la armiloj, sed por mi plene sufiĉis la vido de la apudmuzea moderna milittekniko, markita per la litero “Z”. Alvorte, tiun ĉi militsimbolon en la urbo ni renkontis ne pli ol dufoje. El la kulturaj programeroj certe menciendas la kontraŭmilita teatraĵo de William Gibson “Blankaj rozoj, rozkoloraj elefantoj…”, kiun ni spektis la 1an de majo – je la Tago de la Paco laŭ la TkU-programo. La plezurojn de la konatiĝo kun la urbo kompletigis la gustumado de kuirartoj en diversaj kafejoj kaj moviĝado tra la urbo per nemultekostaj taksioj.

Tiom pri la “Urbo”. Sed pri la “Tempo”?

El la programeroj, pasintaj en nia gastejo, memoriĝis la ŝatata de ĉiuj Interpretado: pli ol dek homoj alterne tradukadis la saman tekstofragmenton el la rakonto de Nikolao Leskov “Maldekstrulo”, abunda je tiklaj vortumadoj. Ĝi ne plu pasas kiel konkurso kaj ne estas dividata je lingvoniveloj, sed post kiam ĉiuj dezirantoj faris siajn provojn, ni kune diskutas la plej trafajn variantojn de la tradukoj. Ĉiuj aplaŭdis al la usonano Dejv, kiu komprenis proksimume neniom el la ruslingva teksto, sed kuraĝe penis ĝin traduki. Estis rakonto pri la projekto de la nova ideologio de esperantistoj – Esperantujanismo, kun peno organizi ĝian pridiskuton. Tio ne tre sukcesis, laŭ mi, pro neevidenteco de io nova en ĝi. Estis tre gajaj kaj viglaj ludoj. Je la Tago de Vojaĝoj (ial ĉiu tago havis iun temon, ŝajne, neniel rilatan al la ĉefa temo de la renkontiĝo) estis montritaj du prezentaĵoj, unu el kiuj. vojaĝo al Egiptujo estis surprize interesa por mi. Evidentiĝis tre trafa por esperantista aranĝo la nekutima formato de la Rondo de Legado – fakte sen ajna legado, sed kun rakontoj pri ruslingvaj libroj, dediĉitaj ial al la temo de virina diskriminacio (ŝajne, en la Tago de Virino). Kaj! Mi ja mem prelegis… Mi faris prezentaĵon, celantan montri la 1874an jaron en la mondo, Rusia Imperio kaj Tula. Verdire, la temo estis tro granda por malkovri ĉiujn ĝiajn aspektojn, sed la homoj ŝatis (kaj mi mem ricevis grandan plezuron dum la preparado!).

Ĉu ne indas mencii, kial en la temo de tiu ĉi TkU estas la 1874 jaro? Ĉar tiam la 14-jara Ludoviko, kies familio en la fino de 1873 translokiĝis al Varsovio, aliĝis al la 2a Varsovia porknaba gimnazio. Kaj TkU ja strebas sekvi signifajn datojn en la biografio de la Majstro. En mia prelego estis tuŝitaj iuj detaloj pri la temo: bildo de la Tula gimnazio, funkcianta jam en tiu tempo, kaj mencioj pri la reformo de la kleriga sistemo en Rusio. Sed certe ĉiu el tiuj temoj meritas pli profundajn rakontojn. Do, estus nemalbone ekscii la jaron de la sekva TkU!

Malgraŭ miaj pretendoj al la enhavo de la programo, min tute kontentigis la fleksebleco de la tagordo. Ankaŭ la lingva disciplino, pli ĝuste, ĝia, mole dirante, nesufiĉo, min ne multe ĝenas (ne APERo ja!). Min plezurigas la etoso de ripozo kaj malstreĉeco. Mi certas, ke kun mi konsentas ĉiu el la pli ol 20 partoprenintoj de la renkontiĝo.

Irina Gonĉarova
iniciatinto de TkU

Ĝi estas artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/ruslando-45

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi