Razgrado invitas al EKRA – Abritus

mihalkov

Esperantista Domo pri Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “L. L. Zamenhof” en Razgrado (Bulgario) invitas al sia festo EKRA – Internacia Krea Renkontiĝo “Abritus”, la 16-17an de junio 2023. La tuta evento estas dediĉita al Georgi Mihalkov. En la unua tago oni festos la krean vivon kaj verkaron de tiu fama bulgara esperantisto, pseŭdonime konata kiel Julian Modest, okaze de lia 70-jariĝo. En la dua oni anoncos la rezulton de la traduka literatura konkurso bazita sur lia rakonto “Enigmo”.

Enigmo estas ankaŭ, kial aliaj esperanto-komunumoj en Eŭropo ne festas la siajn kiel faras la bulgara.

Fonto: HeKo 811 9-B, 13 maj 2023 https://www.esperantio.net/index.php?id=4753

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi