La 54a Boatado en Litovio

boatado
La Esperanto-klubo “Juneco” (Vilno, Litovio) organizas tradician, la 54an Boatadon, kiu okazos en Palūšė, situanta 5 km okcidenten de Ignalina, Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija. Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluošas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj, Baptado de unufojaj boatadantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin vespere en tendarlokoj.

Bonvolu prepari kulturan programon por internacia vespero. Dum la Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj, kaj tion gardos la sekreta Verda Policisto.

Aliĝo: bonvolu aliĝi laŭeble rapide, sendante aliĝilon al Marijus marijus.dilba@gmail.com: Nomo, familinomo, naskiĝdato, lando, urbo, retpoŝta adreso, E-klubo, jaro de la esperantiĝo, kioman fojon partoprenos, ĉu Vi havos propran tendon aŭ dormosakon.

Loko kaj tempo de la kolektiĝo: la 26an de majo matene en la urbeto Palūšė, situanta 5 km okcidenten de Ignalina sur bordo de la lago. Ankaŭ eblas veni al Palūšė la 25an de majo vespere, kaj noktumi tie ĉe la lago en tendo.

Vojo: de Ignalina flanko traveturu la urbeton Palūšė kaj en fino de Paluŝe turnu dekstren ĉe la lago, veturu 300 metrojn ĝis domo (boatejo). Tie frue venintoj povos parki aŭtojn, nokti en tendoj.

Trafiko: el Vilno al Ignalina veturas trajnoj kaj busoj. Trajna vojaĝo daŭras ĝis 1h40 min. Bileto kostas 6 eŭrojn. Se vi venos per propra aŭto, ĝin eblos lasi ĉe la boatluejo en Palūšė.

Malfermo: la 26an de majo je la 12a horo en Palūšė sur la bordo de la lago Lūšiai ĉe nia boatluejo.

Fermo: la 28an de majo en Paluŝe ĉirkaŭ la 15-17a horo.
Atenton: pli malfrue komenci, (aŭ pli frue forlasi aranĝon) estos eble nur se Vi informos nin anticipe kaj kapablos mem atingi tendarejon ĉe la vilaĝo Vaišniūnai la 26an de majo vendrede vespere aŭ sabate matene (helpon peti ĉe Kostas aŭ Sarunas en la boatluejo en Paluŝe), aŭ noktlokon ĉe Ginuĉiai sabate vespere. La kotizo ne ŝanĝiĝos.

Manĝado: prenu tiom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ke sufiĉu por vi, kaj por via geamiko. Teon, supon kaj kaĉon prizorgos kaj preparos ni, organizantoj. Prenu ilojn kaj ujojn por manĝi, trinki teon. Ni avertas, ke freŝa aero kaj intensa remado mirakle plibongas la apetiton. Vendejo laŭvoje estos nur en Ginučiai (Sabate tage).

Noktado: en tendoj kaj dormosakoj (propraj aŭ luitaj).

Kotizo kaj kaŭcio: ĉiu partoprenanto surloke pagos kotizon kaj kaŭcion.
1. Kotizo: por lernantoj/studentoj – 20 eŭroj; por laboruloj – 30 eŭroj;
2. Kaŭcio 5 eŭroj, kiu estos repagita, se Vi ne krokodilos kaj agos laŭ reguloj de la Boatado;
3. Se Vi ne havas dormosakon, Vi povos ricevi ĝin, tio kostas 5 eŭrojn;
4. Se Vi ne havas tendon, Vi ricevos lokon en tendo, tio kostas 3 eŭrojn (ne pagas tiu, kies tendo estas);
5. Se via tendo malgranda (1-2 loka) Vi pagas 3 eŭrojn (en la Nacia parko kostas starigo de ĉiu, eĉ unuloka tendo).
Kaŭcio estos repagita al ĉiuj disciplinemuloj dum la fermo de Boatado.
Okaze de gravaj rompoj de renkontiĝa tagordo, fuŝado, malaperigo, krokodilado, la kaŭcio aŭ parto de ĝi ne estos redonita. Pri tio okupiĝos Verda Policisto.

Kion kunporti: manĝaĵon, trinkaĵon, gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakojn kontraŭ pluvo por aĵoj, ilojn-kemiaĵojn kontraŭ kuloj/insektoj. Ne forgesu forton, bonan etoson kaj nepre venu!

Boatado estas bona ebleco lerni Esperanton, kontaktiĝi kun eksterlandaj esperantistoj, remi kaj ripozi en belega sovaĝa, neforgesebla naturo de Litovio.

Kontaktoj: Marijus Dilba. Retposto: marijus.dilba@gmail.com, Telefono +370 685 12244

Marijus Dilba

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/litovio-58

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi