Baldaŭ aperos Granda Esperanta-litova vortaro

vortaroEstas transdonita al la presejo nova Granda Esperanta-litova-vortaro de Petras Čeliauskas. Ĝi aperos antaŭ la fino de majo. Kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio la vortaron eldonas Monda centro de litovoj (Pasaulio lietuvių centras). Tiom ampleksa vortaro en Litovio aperas unuafoje. Ĝi estas 816-paĝa kaj enhavas 52000 vortojn. La eldonkvanto estas 1000 ekzempleroj.
La vortaron parte redaktis Antanas Grincevičius. Ĝi estas kompilita surbaze de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). Fine de la vortaro estas enmetita Fundamento de Esperanto – la famaj 16 reguloj. Ankaŭ estas aldonita Tabelo de Baltiaj Esperanto-Tagoj. Sur la lasta kovrilpaĝo estas metita la esperantista himno “La Espero” de Ludoviko Zamenhof.

La prezentado de la nova vortaro okazos la 20an de majo 2023 dum la 16a seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj apud Kaŭno. Partoprenos la aŭtoro de la vortaro Petras Čeliauskas. Eblos akiri la vortaron laŭ rabatita prezo. Antaŭ kvin jaroj aperis same ampleksa litova-Esperanta vortaro de la sama aŭtoro.

Venu al la ĵurnalista seminario por partopreni en la prezentado de la nova vortaro. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2023/04/litovio-55/

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/litovio-57

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi