Torino: Pli ol 1000 aliĝintoj

torino

La nombro da aliĝintoj al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), superis 1000. Je la 22a de aprilo al la 108a UK aliĝis jam 1008 homoj el 58 landoj – je 110 pli multe ol la 31an de marto.

Plej multe da aliĝoj (166) venis el Francio, en aprilo la kongreslando Italio devancis Germanion kaj okupis la duan lokon. Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 31a de marto:

166 Francio (154)
103 Italio (86)
95 Germanio (87)
55 Pollando (48)
49 Koreio (44)
42 Hispanio (37)
42 Usono (32)
38 Belgio (35)
35 Brazilo (34)
31 Japanio (26)

Nur kvin aliĝoj venis el Ruslando, kaj nur tri el Ukrainio kaj el la venontjara kongreslando Tanzanio.

La 31an de marto finiĝis la dua aliĝtarifo. Ekde la 1a de aprilo por la t. n. A-landoj ĝi estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/torino-13

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi