TEJO serĉas faciligantojn por studsesio en Hungario pri interkultura komunikado

tejo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas internacian studsesion “Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people” en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. Danke al la serĉataj trejnistoj dum la studsesio oni donos la eblon al 25 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al neperforta kaj interkultura
komunikado. Pere de la studsesio kreota de la trejnistteamo, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco de interkultura dialogo ĉiutage en kaj loka kaj internacia niveloj;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciaĵojn kaj bonajn praktikojn; certigi reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj;
  • Ricevi la kapablecojn por trejni junulojn pri neperforta komunikado kaj ĝiaj principoj, aliroj kaj praktika efektivigo;
  • Krei ilaron de bonaj ekzemploj kaj plej bonaj praktikoj de junularaj agadoj
    antaŭenigantaj interkulturan dialogon kaj neperfortan komunikadon inter junuloj;
  • Fari de ĉi tiu studsesio “kunvenon” de junuloj kiuj agos kiel multigantoj post la fino de la agado kaj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

Fizika partopreno de la trejnistoj rilate al la studsesio temas pri du apartaj restadoj en la Eŭropa Junulara Centro (EJC) de Budapeŝto. La unua temas pri preparsesio du-taga kun datoj interkonsentotaj inter la teamo kreota; la dua koncernas ekde dimanĉo la 5a de Novembro ĝis sabato la 11a de Novembro. La labortagoj de la seminario estas de la 6a ĝis la 10a de Novembro 2023.

Legu pli en la retejo de TEJO www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi