Tempoj kaj Urboj №3. Tula. Temo: 1874

Tula

La trian fojon MEA MASI okazigos la Esperanto-renkontiĝon “Tempoj kaj Urboj”, kies celo estas rememori bazajn datojn el la vivo de Ludoviko Zamenhof kaj esplori, kio en tiu tempo okazis en la mondo kaj konkrete en la urbo, elektita de ni por vizito. Ĉi-jare la renkontiĝo okazos ekde la 28a de aprilo ĝis la 2a de majo en la fama urbo Tula, plena je vidindaĵoj kaj histori-signifaj lokoj. Nin atendas multaj interesaj ekskursoj kaj, certe, forta lingva praktikado en Esperanto.

La temo estas 1874 – la jaro, kiam la juna Zamenhof aliĝis al la 4a klaso de la Varsovia gimnazio post translokiĝo de la familio al la Pollanda ĉefurbo en 1873.

La ĉefa programo okazos la 29an de aprilo – la 1an de majo 2023, sed estas antaŭtago (28.04) kaj posttago (02.05), kiujn la organizantoj prizorgos. Kiel kutime, ni loĝos en negranda, ĉirkaŭ 20-loka hostelo, kosta ĉirkaŭ 600 rbl/diurno. Manĝado memstara. La aliĝkotizo estas 300 rbl, la antaŭpago de la loĝado nepras.

La programo atendas viajn proponojn!

Por aliĝi bonvolu plenigi la aliĝilon https://forms.gle/p6cCA1PRotmNNGCTA.
VK-grupo: https://vk.com/tempojkajurboj.

Bonvenon!

Irina Gonĉarova

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/ruslando-44

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi