Antaŭ 40 jaroj: Konferencoj pri planlingvoj en Uralo

Antaŭ kvardek jaroj, la 30an de aprilo 1983 ĉe Sverdlovska Pedagogia Instituto okazis la unua Urala konferenco pri planlingvoj (UKP). Okaze de ĉi tiu “jubileo” ni publikigas resuman artikolon de Halina Gorecka pri ĉi tiuj konferencoj, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la speciala esperantologia kajero de La Ondo de Esperanto (2019, №3).

Komence de la 1980aj jaroj interlingvistikaj prelegoj ofte okazis en la programoj de vesperaj universitatoj, kiuj funkciis en kelkaj Esperanto-kluboj en Uralo (Ruslando). Urala Esperanto-Komitato (UEK), fondita en aŭgusto 1982 (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksandr Mikiŝev, Andrej Peĉonkin), decidis, ke esperantologio/interlingvistiko/planlingvistiko estu unu el la prioritataj agaddirektoj. UEK proponis levi la nivelon de ĉi tiu agado per regula okazigo de konferencoj laŭ la modelo de konferencoj pri interlingvistiko kaj esperantologio en Samarkanda Ŝtata Universitato (Uzbekistana SSR) kadre de studentaj sciencaj konferencoj.

Tiutempe en la Sovetuniaj superlernejoj (universitatoj kaj institutoj) funkciis studentaj sciencaj societoj, inter kies taskoj estis ankaŭ organizado de sciencaj konferencoj. Tiuj konferencoj okazis kutime en printempo, kaj inter la sekcioj povis esti ne nur tiuj, kiuj rilatis al la studobjektoj de la koncerna superlernejo, sed ankaŭ tiuj, kiuj ne estis en la studprogramoj. Krome, tiuj konferencoj estis malfermitaj, kaj ilin povis partopreni ankaŭ eksstudentoj kaj studentoj de aliaj urboj aŭ superlernejoj.

La unua Urala konferenco pri planlingvoj (UKP) okazis la 30an de aprilo 1983 en Sverdlovsko (nun: Jekaterinburgo) kadre de scienca seminario ĉe Sverdlovska Pedagogia Instituto (SPI). Pri la kontaktoj kun la instituto okupiĝis Andrej Peĉonkin, diplomiĝonta studento de la fremdlingva fakultato de SPI. La konferenco pasis kiel kunveno de la sekcio interlingvistiko/esperantologio. La dek prezentitaj raportoj provokis plurajn demandojn de la partoprenantoj, inter kiuj estis ankaŭ kelkaj instruistoj el la fremdlingva fakultato de SPI. La gvidantino de la studenta scienca societo Natalja Postolovskaja faris la ferman parolon en la konferenco. Antaŭ la komenco kaj en la paŭzoj funkciis ekspozicio de interlingvistika literaturo. Kvankam kelkaj prelegoj estis ne sciencaj sed informaj (kutima afero por la printempaj studentaj konferencoj), UEK taksis la unuan provon sukcesa kaj daŭrigenda.

Unue UEK havis la ideon okazigi la konferencojn en diversaj urboj de Uralo. En 1984 la dua konferenco okazis kiel sekcio interlingvistiko/esperantologio en la scienca konferenco de Tjumena Ŝtata Universitato (TGU) kun organiza asisto de Svetlana Oljkova (nun: Borovikova), studentino de la filologia fakultato de TGU. UEK decidis, ke ĉi-foje estu prezentataj sciencaj, sed ne “vesper-universitataj” prelegoj. En la sekcia kunsido estis faritaj kvar raportoj, post kies diskutado la scienca gvidanto, supera lektoro de la universitata filologia departemento, kandidato de filologiaj sciencoj Oljgerd Usminskij menciis la altan nivelon de la raportoj kaj prezentis sian rigardon al la taskoj de interlingvistiko el la tradicia lingvistika vidpunkto.

La 3an UKP en 1985 akceptis la Perma Ŝtata Universitato (PGU). La konferenco en Permo estis organizita kiel sekcio interlingvistiko/esperantologio ĉe la scienca studenta konferenco. Estis prezentitaj ses raportoj. Gvidis la sekcion Nikolaj Ponomarjov, lektoro de la filologia fakultato, kiu mem vigle partoprenis en la sekcia agado. Ĉe la fermo de la konferenco Ponomarjov emfazis la evidentan sukceson de la konferenco kaj sugestis daŭrigi la esplorojn kun konsidero de la modernaj lingvistikaj metodologiaj rimedoj.

Pro la afabla traktado kaj subteno de Ponomarjov, UKP hejmiĝis en Permo kaj Jelena Lozgaĉeva iĝis ĝia konstanta sekretario, kaj Nikolaj Ponomarjov akceptis esti ĝia scienca gvidanto. Tio ebligis pli da “daŭripovo” al la esplortemoj.

En la 4a UKP (1986) estis prezentitaj sep raportoj pri lingvistikaj aspektoj de planlingvoj. La gvidanto de la sekcio interlingvistiko/esperantologio (tiel oficiale titolis la konferencon la universitataj aŭtoritatoj) Nikolaj Ponomarjov akcentis la rimarkeblan progreson en la scienca nivelo de la raportoj kompare kun la 3a konferenco. Ankaŭ en 1987 Ponomarjov atentigis pri la kresko de la nivelo de la raportoj, prezentitaj en la 5a UKP kompare al la antaŭaj konferencoj, kio okazis certagrade danke al stabiliĝo de la temaro – plejparto de la raportintoj prezentis daŭrigon de la pli frue prezentitaj esploroj.

En la 6a konferenco (1988) estis prezentitaj ok raportoj, sed en la 7a, okazinta en PGU post du jaroj (1990) kaj dediĉita al “Planlingvoj kaj tradukologio”, estis nur du kontribuaĵoj, kiuj ligis la teorion kun praktiko. Nikolai Lozgaĉev prezentis la problemaron de la poezia tradukado je la ekzemplo de siaj tradukoj el Vladimir Vysockij, aperintaj en La birdo Gamajun (1989), kaj Aleksander Korĵenkov konigis la problemojn (kaj ties solvojn), kiuj aperis ĉe la tradukado de prozaĵoj de Anton Ĉeĥov en la tiam preparata novelaro Sveda alumeto (1991).

La baza celo, starigita en 1982, “levi la nivelon de planlingvistika agado en Uralo” estis atingita, sed la konferencoj ne plu povis okazi en la situacio, kiam Sovetunio nehaltigeble ruliĝis al kolapso, kaj preskaŭ ĉiuj “neprofitcelaj projektoj” estis fermataj.

Pri la konferencoj raportis universitataj, urbaj kaj regionaj gazetoj. Artikolojn pri la konferencoj regule aperigis Informilo por Interlingvistoj, Ekzakte (Informilo de UEK, poste de Urala Esperantista Societo), Budapeŝta Informilo, der Esperantist kaj aliaj Esperantaj gazetoj. Esperantaj versioj de kelkaj raportoj poste aperis artikolforme.

Vidu sube la liston de la prelegoj.

1a UKP. Sverdlovsk. Sverdlovska Pedagogia Instituto. 30 apr 1983.
Scienca gvidanto: Natalja Postolovskaja
1. Vladimir Izosimov. Pri la loko de planlingvoj en la monda lingvosituacio.
2. Rita Dautova. El la historio de interlingvistiko. Filozofiaj lingvoprojektoj.
3. Andrej Peĉonkin. Problemoj de la etnaj kaj planitaj lingvoj.
4. Dilara Gadirova. Esperanta vortfarado. Kelkaj karakterizaj trajtoj de la vortfaraj rimedoj en la angla kaj Esperanto.
5. Aleksander Korĵenkov. Interjekcioj kaj onomatopeoj en la planlingvo Esperanto.
6. Svetlana Oljkova. Skribo de la propraj nomoj en Esperanto.
7. Halina Gorecka. Lingvistikaj periodaĵoj en Esperanto.
8. Vladimir Kuzjmin. Uzado de Esperanto en etero.
9. Aleksandr Mikiŝev. Esperanto kiel ebla solvo de lingvaj problemoj en la internaciaj organizaĵoj.
10. Aleksander Korĵenkov. La 24a Orienta sovetia esperantista junulara tendaro OrSEJT-24.

2a UKP. Tjumeno. Tjumena Ŝtata Universitato. 19 apr 1984.
Scienca gvidanto: Oljgerd Usminskij
1. Svetlana Oljkova. La objekto kaj enhavo de interlingvistiko.
2. Nikolai Lozgaĉev. Premisoj de Esperanta slango.
3. Aleksander Korĵenkov. Pri la aplikosferoj de la planlingvoj (planlingvoj kaj literaturo).
4. Aleksander Korĵenkov. La planlingvo Volapük.

3a UKP. Permo. Perma Ŝtata Universitato. 5 apr 1985.
Scienca gvidanto: Nikolaj Ponomarjov
1. Nikolai Lozgaĉev. La reformoj de Ido kaj iliaj ekvivalentoj, aperintaj dum la natura evoluo de Esperanto.
2. Aleksander Korĵenkov. Ĉefaj leksikaj kaj fonetikaj specifaĵoj de la ruslingvaj esperantofonoj.
3. Halina Gorecka. La planlingvo Omo.
4. D. Kupĉik. Kompilado de la ofteca Esperanto-rusa vortaro.
5. D. Kukuŝkina. Aŭtomatigado de leksikografiaj esploroj.
6. Dilara Gadirova. Kunmetitaj vortoj en Esperanto.

4a UKP. Permo. Perma Ŝtata Universitato. 5 apr 1986.
Scienca gvidanto: Nikolaj Ponomarjov
1. Boris Kolker. Evoluo de Esperanto.
2. Sergej Straŝnenko. Fonematika aparteno de la sonoj “ŭ” kaj ”ĥ”.
3. Aleksander Korĵenkov. Tipaj morfologiaj specifaĵoj de la ruslingvaj esperantistoj.
4. Viktor Kudrjavcev. Kompara analizo de la artikolo “la” en la tekstoj de la rus- kaj ali-lingvaj esperantistoj.
5. Halina Gorecka. Uralaj toponimoj en Esperanto.
6. Gafur Gazizov. Kunmetitaj vortoj en Esperanto.
7. Larisa Kuzjmenko. Al la demando pri la stilaj specoj en Esperanto.

5a UKP. Permo. Perma Ŝtata Universitato. 4 apr 1987.
Scienca gvidanto: Nikolaj Ponomarjov
1. Nikolai Lozgaĉev. Kalemburo kaj ĝia uzado en la Esperanta parolado kaj literaturo.
2. Larisa Kuzjmenko. Kunmetitaj vortoj en Esperanto.
3. Aleksander Korĵenkov. Kelkaj sintaksaj specifaĵoj de la ruslingvaj esperantistoj.
4. Halina Gorecka. Pri unu terminologia problemo: Tipoj de esperantistaj kunvenoj.
5. Rita Dautova. Pri la esperantaj tradukoj de la poemo “Velo” de M. Ju. Lermontov.

6a UKP. Permo. Perma Ŝtata Universitato. 2 apr 1988.
Scienca gvidanto: Nikolaj Ponomarjov
1. Halina Gorecka. Interlingvistiko en 1987: Revuo.
2. Dilara Gadirova. Ju. Križanić: Konciza skizo pri liaj vivo kaj verkaro.
3. Aleksander Korĵenkov. Interlingvistikaj konceptoj de V. I. Vengerov.
4. Vladimir Polikarpov. Kiu kaj kial venas al Esperanto: Provo de sociologia analizo.
5. Viktor Kudrjavcev, Ilsija Novikova. Kompara analizo de la Esperanto-rusaj vortaroj de E. A. Bokarjov kaj V. D. Puŝkin.
6. Igorj Fejgin. Formiĝo de la interlingvistika terminologio en la angla lingvo.
7. Larisa Kuzjmenko. Pri la sufiksoidoj en Esperanto.
8. L. Litvinov. Pri la neceso de urĝa ellaboro de la universala lingvo.

7a UKP. Permo. Perma Ŝtata Universitato. 14 apr 1990.
Scienca gvidanto: Nikolaj Ponomarjov
1. Aleksander Korĵenkov. Tradukado de rusaj realaĵoj al Esperanto.
2. Nikolaj Lozgaĉev. Problemoj de tradukado de poezio el la rusa al Esperanto.

Halina Gorecka

Foto: Andrej Peĉonkin prelegas en la unua UKP, Sverdlovsko 1983 (Fotis A. Korĵenkov)

Ĉi tiu artikolo de Halina Gorecka aperis en la marta eldono de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3 (293).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/gorecka-15

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi