Bibliaj Tagoj en Treviro

Treviro

Inter la 8a kaj 12a de marto okazis en la Germania urbo Treviro (Trier) Bibliaj Tagoj 2023, ekumena kongreseto malferma por ĉiuj, kiuj – sendepende de sia religia aŭ konfesia fono – ŝatas lerni kaj diskuti pri religio kaj Biblio. Post trijara pandemia paŭzo, dum kiu Bibliaj Tagoj okazis nur rete, ĉi-jare kunvenis ĉirkaŭ tridek esperantistoj el ses eŭropaj landoj en la junulargastejo Treviro. La plimulto el ili estis rom-katolikaj, luteranaj aŭ reformitaj kristanoj, sed venis ankaŭ ateisto por kune diskuti.

Treviro estis fondita de la Romia Imperiestro Aŭgusto, konata inter multaj pro la mencio en la Kristnaska Evangelio: “Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita…” (Evangelio laŭ Luko 2,1)

Kulturan kaj muzikan programon preparis kaj lerte gvidis kantoro Stefan Lepping. Li ebligis, ke ĉiutage matene povis okazi rozariaj preĝoj, komunaj kantorondoj, ĵaŭde esperantlingva evangelia diservo kun Sankta Manĝo en la kongresejo kaj dimanĉe german-esperant-lingva Sankta Meso en la baroka preĝejo de Sankta Paŭleno. Ulrich Matthias enkondukis nin per ekskursoj al la romia Treviro, muzeoj kaj proksima ŝtato Luksemburgio en la riĉan historion de urbo kaj regiono.

La temo ĉi-jara, la du Leteroj de Petro, preparita de pastro Wolfram Rohloff, estas kaj el historia kaj el teologia vidpunkto diskutinda. Jam dum la unuaj jarcentoj de frua kristanismo gravaj teologoj, kiel la Sankta Ĥrisostomo, dubis, ĉu ekzemple la aŭtoro de la dua Epistolo de Petro vere estas Petro, unu el la 12 disĉiploj de Jesuo, aŭ alia persono, kiu uzis pseŭdonime la nomon de tiu renomulo. Simile prijuĝas la aŭtorecon la plimulto el la teologoj ekde eble du jarcentoj. Tamen la enhavo de tiuj leteroj estas altvalora, aktuala kaj pripensinda: Kiel kristanoj vivu kaj reagu je ŝtataj persekutoj? Kiel ili rigardu ŝtaton romian, kiu persekutas ilin pro ilia fido al Kristo?

Ankaŭ okazis dum Bibliaj Tagoj 2023 membrokunveno de la Germania sekcio de KELI (Kristana Esperanto-Ligo Internacia), kiu interalie elektis novan estraron. Malfruvespere multaj partoprenintoj agrable kunsidis babilante en la trinkejo de la kongresejo.

La venontaj Bibliaj Tagoj okazos de la 13a ĝis la 17a de marto 2024 en la bela urbo Neustadt an der Weinstraße en Palatinato. Proponojn pri la temo bonvene akceptas la Germania sekcio de KELI.

Wolfram Rohloff

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/germanujo-17

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi