Revigliĝo en la Paraíba-Valo

La Paraíba-Valo estas interesa regiono en Brazilo. Ĝi okupas pli ol 16 mil kvadratajn kilometrojn, enhavas dekojn da urboj kaj estas ekonomie, historie kaj kulture grava. Ĝi situas inter la urbegoj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, kaj estas grava ankaŭ por la landa Esperanto-movado: en pluraj tiuj urboj troviĝas grupetoj de esperantistoj, aŭ almenaŭ izolitaj esperantistoj. Pro tio de kelkaj jardekoj oni okazigas en tiu regiono Renkontojn de Esperantistoj, por kunigi tiujn homojn kaj praktiki la lingvon, alterne en ambaŭ ŝtatoj. Tio fariĝis bela tradicio, kiu dum la pandemio de la kronviruso devis ĉesi.

La bona informo estas, ke tiuj eventoj vigle renaskiĝas. La 2an de aprilo 2023 en la urbo Lorena/SP, okazis unu plia tuttaga renkonto. De la 9a ĝis la 16a horo, tridek gesamideanoj kunsidis en “Clube Comercial” por vigla babilado. Luiz Alberto Coelho prelegis pri “Esperanto, kiun estonton?”; Vitor Mendes prelegis pri traduko de kanzonoj kaj kantis; Maurício Monken (Esperantisto de pli ol 70 jaroj!) estis intervjuita pri siaj spertoj en la movado kaj ricevis omaĝon en formo de komplimenta plako; Paulo S. Viana prezentis “Guton da gramatiko” kaj “Ludon per proverboj”; Cristina Graaf prelegis pri savado kaj zorgado de bestoj okaze de naturkatastrofoj; Wilian Gomes prelegis pri “Kulturaj Ekskursoj”, kiujn Esperanto-Asocio de San-Paŭlo nuntempe proponas; reprezentantoj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo raportis pri siaj lastatempaj agadoj. Aparte oni diskutis pri la ebleco starigi Esperanto-budon en la Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro.

La tuta evento fluis en agrabla amika etoso, kun malgranda libroservo kaj lunĉetoj.

Paulo S. Viana

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/brazilo-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi