Ĝenevo: Tri esperantistoj en la sesio de la Homrajta Konsilio

ĝenevo

Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo, ĉeestis en la 52a sesio de la Homrajta Konsilio la 10an de marto 2023. La ĉefa temo estis: “La defioj kaj ŝancoj por la plena ekzercado de siaj rajtoj fare de infanoj en la cifereca medio – kiel laŭleĝaj kaj politikaj kadroj povas esti plifortigitaj por subteni la rajtojn de infanoj en la interreto – kun akompanaj protektaj aranĝoj”.

La infanoj kaj junuloj devas esti defendataj kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, facile atingeblaj en la aktuala mondo. Ĉefe post la pandemia periodo de la viruso Kovim-19, kiam la uzo de retaj konektiĝoj – i.a. de gejunuloj – forte kreskis, plej ofte sen kontroleblo fare de plenkreskuloj, gepatroj. La intervenantoj (ŝtatreprezentantoj, NRO-delegitoj, infanoj kaj junuloj) alvokis pri pli efika protekto de la junularo kontraŭ tiaj krimaj misuzoj.

La retan ĉeeston de multaj infanoj uzis kaj daŭre uzas por siaj kontraŭleĝaj agoj diversaj pornografie aktivaj krimuloj, kontraŭ kiuj oni alvokis pri apliko de severaj kontroloj kaj intervenoj, por savi la infanojn de gravaj prisanaj, mensaj konsekvencoj. Ankaŭ la retkonektojn provizantaj kompanioj kaj firmaoj devus tre rapide enkonduki striktajn kontrolojn kaj reguligojn de uzebloj de iliaj servoj, cele al maksimuma protekto de la junularo kontraŭ tiaj krimaj agoj, detruantaj vivojn.

En alvoko de unu el la alparolantoj, ni aŭdis pri la neceso certigi, ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, i.a. por ke ili bone komprenu la mesaĝon.

Stefano Keller informiĝis ĉe kunlaborantino de la UN-oficejo por rilatoj kun NRO-reprezentatoj pri la aktuale denove ebla ĉeesta partopreno en kunsidoj, kaj koncerne regulojn pri alparoloj. Ekde nun, posedante la ĉi-jaran enirpermesilon de UN en Ĝenevo, eblos al membroj de la UEA-teamo partopreni en la kompleta programo de venontaj eventoj, kaj ĉefe en ties lingvorajte rilataj diskutoj, per alparola interveno (laŭ novaj reguloj).

Alain Favre, Nicole Margot, Stefano Keller

Foto: Stefano Keller

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi