La 21an de marto 2023 en Melburno en la aĝo 105 jaroj forpasis
Marcel Leereveld (1917-2023)
nederlanda kaj aŭstralia (ekde 1952) filologo, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1933), disvastiganto kaj instruanto de Esperanto (ankaŭ kiel devigan studobjekton en lernejoj) kaj ĉefekzamenisto pri Esperanto en Aŭstralio, redaktoro de la gazeto Klasbatalo (1938-52, kun paŭzo dum la 2a Mondmilito), longtempa kunlaboranto (ĝis majo 2022) de la Esperanto-programo de la Melburna radiostacio 3ZZZ, aŭtoro de la esperantologia verko Por ĝuste uzi Esperanton (1995 k. a.), ampleksigita kaj reeldonita kiel bitlibro =Lingvaj resondoj por ĝuste uzi Esperanton= (2015), tradukinto de Antropogenezo: Studo pri la ekesto de homo de Anton Pannekoek (1978).
Ni kondolencas al la parencoj, amikoj kaj samideanoj de Marcel Leereveld.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Intervjuo kun la centjara Leereveld estas spektebla ĉe
https://www.the100project.com/centenarian/marcel-leereveld/
(Oni povas ankaŭ legi ĝin per premo de la butono CC.)
Ĝi estas nekrologo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/leereveld