Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

kalocsayLa 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo fieras pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu laŭ William Auld, «… kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto … Sonetoj ekzistis en Esperanto antaŭ Kalocsay, sed li konsekvence kaj konvinke montris la plenan eblecon de la formo; li enkondukis la rondelon kaj la baladon; li la unua montris la belon kaj virtuozecon de la terza rima. Dank’ al li, oni povas diri, ke jam en 1931 (Streĉita kordo kaj Rimportretoj) la esperanta poezio estis teĥnike egala al ĉiuj naci-lingvaj. Ĉio estis ne nur ebla, sed pruvite ebla».

Hodiaŭ, kiam denove “La morto regas nun, la mort’ avida, amasa mort’, vulgara kaj sordida”, ni proponas al vi relegi la kaloĉajan poemon En ĉi murdepoko.

Kálmán Kalocsay

EN ĈI MURDEPOKO

Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

La morto regas nun, la mort’ avida,
amasa mort’, vulgara kaj sordida,
sen ciprobranĉoj, sen solen’ majesta.

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am’ aspektas same io besta:
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.

blkĈi tiu poemo de Kalocsay estas unu el la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 83), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Kálmán Kalocsay en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 150-153.

Legu pri la poezia kreado de Kalocsay en la artikolo de Javier Guerrero, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №3) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/kalocsay-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi