Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

virinaOkaze de la Internacia Virina Tago 2023, Universala Esperanto-Asocio salutas virinojn ĉie en la mondo. Ni daŭrigos kaj intensigos nian laboron por virinaj rajtoj kaj por plibonigo de la situacio de virinoj kaj knabinoj tra la mondo, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj.

Jam de la jaro 1946, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN starigis la Komisionon pri la Statuso de Virinoj, kiu celas sekvi kaj dokumenti la staton de virinaj rajtoj tutmonde. UN ankaŭ starigis la organizon UN-Virinoj, kiu laboras por genra egaleco kaj plenpovigo de virinoj.

Genra egaleco kaj plena partopreno de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esencaj. Ni devas antaŭenigi tiun egalecon ĉie. La ĉi-jara temo de la observo-tago — Novigo kaj teknologio por genra egaleco — atentigas pri efikoj de la “cifereca divido” sur ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj. Virinoj kaj knabinoj povu sekure kaj libere aliri ciferecajn spacojn por plena disvolviĝo kaj socia partoprenado. Perforto per Interreto ja estas perforto, kaj netolerebla.

Ni atentigas pri la fakto, ke por atingi pli inkluzivan interreton, ni bezonas pli lingve diversan interreton. Tiu vasta kvanto de scioj estos utila nur se homoj povas kompreni ĝin. Inkluziveco gravas por faciligi ĉiuspecajn rilatojn inter homoj, celante evoluigon kaj solidarecon inter popoloj malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.

La Internacia Lingvo, per sia tutmonda reto de Esperanto-parolantoj, donas okazon por vere internacia komunikado kaj komparado pri la situacio de virinoj ĉie en la mondo. Ni aparte estimas tiujn kiuj uzas Esperanton kiel voĉon de tutmonda civila socio.

Krome, por plena inkluzivigo de virinoj, necesas lingva justeco, tiel ke virinoj:

  • egale partoprenu en socio
  • rolu en gvidaj pozicioj en ĉiuj sferoj kaj medioj
  • ĝuu socian sekurecon, decan laboron kaj ekonomian liberecon
  • havu plenan kaj egalecan aliron al edukado
  • estu liberaj el ĉiu perforto, kaj
  • povu helpi en la kreado de pli bona mondo por ĉiuj.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en aliaj komunikiloj. La versiojn anglan kaj francan de la mesaĝo bonvolu trovi en esperantoporun.org/eo/eventoj-kaj-anoncoj/. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №109.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi