Brita Kongreso: Post kvar semajnoj en Kembriĝo

brita

La 103a Brita Kongreso de Esperanto, la ĉefa Esperanta kunveno de la jaro en Britujo, venos al la urbo Kembriĝo, kiu gastigis la trian Universalan Kongreson de Esperanto en 1907. La kongreso okazos la 21-23an de aprilo 2023 en Lord Ashcroft Building, Anglia Ruskin University; la kongresejo troviĝas proksime al la trajn-haltejo Cambridge Central.

Vi estos en amika etoso en spacplena kongresejo, kun refreŝigaĵoj surloke.
Ĉeestos du gastprelegantoj invititaj veni el transmare, kaj pluraj aliaj prezentantoj.

  • Prezentoj, atelieroj, kaj diskutaj grupoj
  • Okazo ekzerci vian Esperanton kun aliaj parolantoj
  • Libere eliri laŭ via plaĉo por vidi Kembriĝon dum vi estos en la urbo
  • Eblo aĉeti Esperanto-librojn, inkluzive de niaj plej freŝe eldonitaj
  • Grupa manĝo en loka restoracio por partoprenintoj restontaj en la urbo post la fermo de la kongreso

Se vi loĝas en Britujo kaj estas sub 25-jara aŭ neniam antaŭe ĉeestis Britan Kongreson, povus esti, ke ni proponos al vi subvencion kontraŭ kelkaj el la kostoj. Kontaktu nin kaj ni diskutos!

Trovu detalojn pri prelegontoj kaj prezentoj, kostoj, apudaj hoteloj, plus aliĝo-ligiloj ĉe https://britakongreso.org/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi