Bonetosaj literaturaj programoj en la reto: tio estas Bobelarto!

bobelarto

Bobelarto ĉi-sabate, la 11an de marto okazigos la unuan Literaturan Duonmaratonon. Se vi ankoraŭ ne aŭdis pri niaj aktivaĵoj tiam ĝi estas la plej elstara ebleco sperti kion ni faras!

bobelartoLa celo de la renkontiĝo estas arigi diversajn aktivulojn de la literatura mondo kaj oferti diversajn programerojn por disvastigi Esperanto-librojn, informi pri eldonejoj, renkonti verkistojn, aŭdi pri novaĵoj kaj ĝenerale entuziasmi kune pri literaturo en Esperanto kun mojosaj partoprenantoj.

Bobelarto estas komunumo de literaturamantoj, kiuj kunvenas ĉiumonate por legi kaj verki kune. La ideo oferti regulajn renkontiĝojn en la reto naskiĝis dum la pandemio, parte pro la diversaj verksesioj en Esperanto-kluboj “ĉirkaŭ la mondo” dum la varbado pri la unua Interkultura Novelo-Konkurso.

Evidentiĝis, ke multe da homoj verkas en Esperanto, eĉ se fine ne publikiĝas ĉiuj tekstoj. Multe da homoj legas en Esperanto, eĉ se oni ne amasiĝas en legokluboj por pridiskuti la tekstojn. Historie ekzistis pluraj kluboj en urboj kiuj fine formis skolojn, ĉar la membroj renkontiĝis kaj povis aŭdi freŝe la verkitajn tekstojn. Kaj ĉeestaj kluboj gravas. Tamen, la reto donas la eblecon formi klubojn de diversaj partoj de la mondo, kaj interŝanĝi verkideojn kaj tekstojn. Ideo ankoraŭ ne tiom uzata konscie en Esperantujo por diversaj interesgrupoj.

Kion ni praktike faras en niaj kunvenoj?

Ĝenerale ni kreas diversajn eventojn kiuj engaĝigas homojn rilate al literaturo: ne nur verkantojn, ankaŭ legantojn. Ni organizas ĉiumonate verksesiojn por komencantoj kaj progresantoj. Ni verkas laŭ taskoj, kaj volonte invitas kiu ajn deziras doni defion al la grupo por priverki ĝin dum horo kaj duono.

Ni laŭtlegas kune: kiel scii kio novas en Esperantujo, kaj kiuj verkas nun? Ni invitas nuntempajn aŭtorojn al nia legosalono: ni legas iliajn novelojn, pecon de la plej nova libro, poemojn, aŭ tradukojn, kaj spertas vivan literaturon kune. Poste estas ebleco komenti, demandi de la verkistoj, eldonistoj. La celo estas kuraĝigi ekkonadon de Esperanto-literaturo, kaj rememorigado de homoj, ke kiam oni aĉetas libron en Esperanto, oni rekte subtenas la agadon de eldonistoj kaj verkistoj. Ĝi estas ĉiama voĉdono: ni volas pli.

konkurso

Ni organizas la Interkulturan Novelo-Konkurson: momente ni invitas vin partopreni jam la trian eldonon per du noveloj kun la temo: “la sekreta vivo de miaj najbaroj”. La limdato ankoraŭ estas for: la 30an de septembro 2023.

movemoLaste ni deziras inviti vin al defio, kiun ni gvidas dufoje jare, en aprilo kaj novembro: la Monda Verk-Monato estas 30-taga defio por aktivi por la projekto kiun vi deziras fari. Ni ofertas subtenon por ke vi sukcesu vian celon en la formo de Telegramo-grupo, printeblaj kalendaroj, semajnaj kunvenoj.

Espereble vi trovas ion inter niaj programeroj kio vekas vian intereson por engaĝiĝi en la mondon de Bobelarto. Vizitu nian retejon por la plej novaj informoj kaj
abonu nian novaĵleteron por ne maltrafi la monatajn aktivaĵojn!

Jaes Estrada

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/bobelarto

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi