Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio!

bet-57

De la 15a ĝis la 22a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). Baltiaj Esperanto-Tagoj, laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959, estas la plej signifa Esperanto-aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el la tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.

Ĉi-jare denove estas vico de Latvio, kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel la urbon de BET-57. Ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe Baltia maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj), ĝi situas je 188 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de la rivero Venta en la Baltan Maron.

BET-57 funkcios en la Teknika Lernejo de Ventspils, la partoprenantoj loĝos en la studenta hotelo de la lernejo. Estas planata organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, sed vespermanĝon eblos ĝui en la multaj kafejoj kaj restoracioj de la urbo.

La programo de BET-56 tradicie enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en la latvan lingvon, Someran Universitaton, AMO-seminarion, vastan kulturan programon, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn.

Pli detalan informon pri BET-57 kaj la retan aliĝilon trovu en la retejo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv

Ĝis nun al BET-57 aliĝis 53 esperantistoj el 13 landoj.

Bonvenon al la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, bonvenon al Latvio!

Margarita Želve
prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio

Foto: La havena elveturejo de Ventspils, aŭtoro: Algirdas, Lithuania. lv wiki, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1248126

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/bet-140

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi