Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara

bahaa

La 19a de marto 2023 markas la 50an datrevenon de la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo. La starigon de BEL iniciatis grupeto de bahaanoj kolektiĝintaj ĉe la UK 1972 en Portland, Usono. Ili submetis tiucelan proponon al la Universala Domo de Justeco, la supera internacia gvidorgano de la Bahaa Kredo, kiu en marto 1973 donis sian oficialan aprobon.

De tiam BEL kunordigas la kunlaboron inter la bahaa komunumo kaj la Esperanto-movado. La Ligo iom post iom kreis por si firman fundamenton, solide disvolviĝadis kaj tra la duonjarcento povis fieri pri kelkaj gravaj atingoj. Tiel BEL dekomence eldonas, nun jam de multaj jaroj regule dufoje jare, membrobultenon La BELmonda Letero, flegas informriĉan retejon https://bel.bahai.de/, regule reprezentas la Kredon ĉe UKoj kaj aliaj gravaj Esperanto-eventoj, averaĝe ĉiujare eldonas ion pri la Kredo en Esperanto kaj dum la lastaj jaroj ankaŭ subtitoligis 4 unuhorajn filmojn pri la centraj personecoj, celoj kaj disvolviĝo de la Kredo (vidu la retejon sub «literaturo» kaj https://bel.bahai.de/4filmoj/), informas la bahaan komunumon pri la evoluo de Esperanto, aranĝas ĉiumonatajn virtualajn membrokunvenojn, ktp. Nuntempe en la Ligo, kiu jam de 1975 oficiale estas kunlaboranta faka asocio de UEA, membras iom pli ol 200 anoj, kiuj vivas en pli ol 50 landoj.

La Universala Domo de Justeco sendigis jenan gratulon al BEL: «La Domo de Justeco ĝoje konstatas la daŭran kunagadon de la Ligo kun aliaj, kiuj konsideras komunan lingvon esti kanalo por krei reciprokan interkompreniĝon inter la popoloj de la mondo. … Estas … ĝi efektive delonga ligo inter la principoj de la Kredo kaj esperantistaj samideanoj tra la mondo. Estas la espero, ke pli kaj pli da similpensantoj kuniĝos kun la membroj de la Ligo kiel protagonistoj de larĝa vizio pri la unueco de la homaro».

Kaj UEA gratulis jenavorte: «Universala Esperanto-Asocio kore gratulas vin kiel longtempa, persista kaj aktiva Faka Asocio… Estante unu el la aktivaj Fakaj Asocioj vi estas bone konata de esperantistoj, kaj ni deziras ke BEL plu agadu kaj prezentu sin dum Universalaj kaj Virtualaj Kongresoj de UEA… Samtempe ni fidas ke BEL plu agadas por disvastigi la konon pri Esperanto inter aliaj grupoj kaj komunumoj ene de la Bahaa Religio tra la mondo kaj deziras sukceson en tiu aktiveco».

Okaze de sia jubileo BEL eldonas Esperanto-tradukon de Dio preterpasas (God Passes By en la originala angla), la aŭtoritata preskaŭ 500paĝa historio de la unuaj cent jaroj de la Kredo, verkita de Shoghi Effendi, pranepo de la Fondinto de la Kredo kaj de 1921-1957 ĝia Gardanto. Krome ĝi planas informi la bahaajn instituciojn pri sia duonjarcenta disvolviĝo kaj pri la stato de la lingvo Esperanto kaj ĝia movado kaj tiucele eldonos novan broŝuron anglalingvan kun traduko; kaj ankoraŭ pliaj aktivecoj konsideratas por la jubilea jaro.

La Bahaa Kredo, fondita de Bahá’u’lláh meze de la 19a jarcento, baziĝas sur la konvinko pri la unueco de Dio, de la religio kaj de la homaro. Ĝi havas inter siaj bazaj principoj la realigon de ĉi tiu unueco per rimedoj inkluzivantaj la adopton de universala helpa lingvo kaj i.a. ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ties organoj pledas por tiuj principoj. Bahaanoj apartenas al preskaŭ ĉiuj etnoj kaj vivas en preskaŭ ĉiuj anguloj de la tero. Ili ĉie tra la mondo strebas krei bazdemokratajn komunumojn malfermajn por ĉiuj; tiuj formas unikan tutmondan organizaĵon surbaze de la principo de unueco en diverseco kaj tiel modelon de unuigita, paca, prospera tutmonda socio.

Bahaa Esperanto-Ligo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi