La suba teksto estas enkonduko al la dekpaĝa raporto, verkita de François Lo Jacomo (estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, reprezentanto ĉe Unesko) kaj Humphrey Tonkin (reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj).
La historio de Esperanto ĉe UN kaj ĝia instanco Unesko komenciĝis preskaŭ samtempe kun la fondiĝo de tiuj organizoj. Jam en 1947 Universala Esperanto-Asocio deklaris, ke la homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio, kaj tion enskribis en sian statuton. En 1950 ĝi prezentis petskribon al UN koncerne la utiligon de Esperanto, kaj tio, per iom nerekta vojo, kondukis al rezolucio favora al Esperanto fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1954 kaj al starigo de konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko. Sekvis ekesto de similaj rilatoj inter UEA kaj UN. De tiam ĝis hodiaŭ la kunlaboro daŭras – tra preskaŭ 70 jaroj.
La formoj de kunlaboro variis tra la jaroj. UEA partoprenis kunvenojn de UN kaj Unesko pri temoj de komuna intereso, subtenis rezoluciojn, ricevis subvenciojn por aperigi librojn pri temoj UN-rilataj, bonvenigis funkciulojn de UN kaj Unesko en siajn kongresojn, kaj intertraktis kun funkciuloj. Ĝi ankaŭ utiligis la strukturojn de UN kaj Unesko por starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun aliaj neregistaraj organizoj.
Ne eblas ĉi tie doni kompletan bildon pri la multflanka laboro. El la historio eble sufiĉas mencii la faman Unesko-rezolucion de Montevideo de 1954, la petskribon prezentitan al UN en 1966, la vizitojn de la Ĝenerala Direktoro de Unesko al la Universala Kongreso de 1977 kaj de la Asista Ĝenerala Sekretario de UN al la UK de 1979, la rezolucion de Unesko en Sofio en 1985 – aŭ, pli lastatempe, publikigon en 2020, kiel komunan projekton de Unesko kaj UEA, de volumo pri la historio de Unesko, kaj (eĉ pli signife) regulan aperigon, en kunlaboro kun la Ĉina Esperanto-Ligo, de la Unesko-Kuriero en Esperanto.
La longa kaj fidela kunlaboro estis realigata de longa kaj fidela linio de kunlaborantoj: Ivo Lapenna, Jean Thierry, Emmanuel Chicot, Akiko Nagata, Mark Starr, Julius Manson, Elizabeth Manson, Ralph Harry kaj aliaj pioniroj, his aro da homoj kiuj nun kaj lastatempe aktivas sur tiu tereno en Novjorko, Ĝenevo, Parizo kaj Vieno. Hodiaŭ tiuj kunlaborantoj ne nur intervenas en kunsidoj, verkas raportojn k.s., sed funkciigas retejon, aperigas informilon, prizorgas oficejon en Novjorko, kaj kunlaboras kun aliaj organizoj kiuj interesiĝas pri komunikado kaj komunikaj problemoj en la sino de la internaciaj organizaĵoj.
La nuna raporto prezentas skizon de tiu laboro.
Legu la plenan raporton ĉe https://mallonge.net/wh