UK-108: 772 aliĝintoj el 51 landoj

La 11an de januaro 2023 ni informis, ke tiudate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 680 homoj el 51 landoj (Vd. https://sezonoj.ru/2023/01/torino-5/). Post tri semajnoj ĉi tiu nombro kreskis je 92, kaj je la 1a de februaro al UK-108 aliĝis jam 772 homoj el 51 landoj, plej multe el Francio (130).

Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 11a de januaro.

130 Francio (110)
79 Germanio (73)
74 Italio (66)
45 Pollando (42)
41 Koreio (37)
30 Belgio (27)
28 Hispanio (26)
27 Brazilo (24)
26 Usono (25)
23 Japanio (13)

La unuan dekon forlasis Ĉeĥio; ĝin anstataŭis Japanio.

Ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/torino-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi