Aliĝu al la laborgrupo pri klimatŝanĝa tradukado

klimatŝanĝo

La Komisiono pri Scienco kaj la Interesgrupo pri Daŭripoveco de TEJO lanĉas novan projekton cele al la diskonigo al esperantistoj de la nuna situacio kaj evoluo de klimatŝanĝo el scienca vidpunkto.

La unua ŝtupo de tiu mezlongtempa projekto konsistos el kunlabora tradukado en Esperanton de grava raporto pri la temo, nome la Sinteza Raporto pri Klimatŝanĝo de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝo (ISKŜ – IPCC en kelkaj aliaj lingvoj) de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu raporto, baldaŭ eldonota en la ses oficialaj lingvoj de UN, sinteze kaj resume prezentos la ĝisdatajn sciencajn sciojn de la homaro pri la kaŭzoj, konsekvencoj, stato kaj evoluo de klimatŝanĝo. Ĝin verkas pli-malpli ĉiun jardekon teamo de centoj da sciencistoj el la tuta mondo, kaj ĝi estas tia, ke ĝi povas esti facile komprenita ankaŭ de ne-sciencistoj.

El tiuj oficialaj versioj de la dokumento, grupo de entuziasmaj junuloj ellaboros, ekde marto 2023, tradukitan version en Esperanto. Por fari tion, la laborgrupo interalie devos prepari internan interkonsentitan fakan terminaron por uzi dum la traduka procezo, kaj labori teame per disdivido de taskoj laŭ la disponeblo, konoj kaj situacio de la partoprenontoj. Je la fino, necesos provlegoj de la dokumento fare de spertaj esperantistoj. La projekto ne havas antaŭdifinitajn limdatojn, sed ĝi daŭros almenaŭ dum la nuntempa mandato.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/klimatsxanga-tradukado/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi