La demoversio de la vintra Ondo estas libere legebla

Estas enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 139-paĝa 314a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita je la novjarfesta nokto 2022/23.

La vintra demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-310demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.
Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov.
La Ondo estas abonebla por 2023. La baza abontarifo restas senŝanĝa dum 15 jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj


Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la 2022a jaro.
La sekva, printempa Ondo aperos fine de marto 2023.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/ondo-109

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi