Ahmad Reza Mamduhi: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

mamduhiAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas Ahmad Reza Mamduhi (Irano), prezidanto de ILEI kaj vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio. Liaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

La plej pozitiva atingaĵo de 2022 estas tio, ke ni pli profunde aprezis la potencon de la virtuala mondo kaj ĝian pli fortan atingivon. Ja en 2020 kaj 2021 ni devige okazigis plejmultajn kunvenojn kaj kongresojn virtuale, tamen en 2022 eĉ kiam/kie eblis okazigi ilin nur fizike, ni preferis aŭ hibridan aŭ tute virtualan formon. Ĉi-foje ne nur pro la pandemio, sed (ankaŭ) pro aliaj – eble eĉ pli ampleksaj – fakt(or)oj kiel ekonomia divido, moviĝaj baroj, politikaj problemoj k. s.

Ankaŭ la plej negativa afero en 2022 rilatas al la virtuala mondo: temas pri cifereca fendo/divido! Dum por multaj utiligado de la reto kaj ĝiaj eblecoj estas kiel denaskaj kapablo kaj rajto, por multaj aliaj tio neniel validas. Feliĉe, pereigado – aŭ almenaŭ mallarĝigado – de la cifereca fendo estas multe pli facile venkebla defio ol la ekonomiaj, geografiaj, politikaj k. a. defioj! Mi esperas, ke en 2023 ni povos trovi mekanismo(j)n kontraŭ tiu ĉi fendo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/mamduhi

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi