Anna Löwenstein: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

Ni daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La sepa (alfabetorde) respondinto estas Anna Löwenstein (Britio), verkisto, redaktoro de uea.facila. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Bedaŭrinde ĉi tiu ne estis bona jaro por pozitivaj atingoj. La plej interesa evento laŭ mi estis la virtuala kongreso en novembro. Per la VK eĉ esperantistoj, kiuj normale ne povas permesi al si vojaĝi eksterlanden, havis la eblecon partopreni en Universala Kongreso. Tio estas nepre ripetinda evento, kaj kvankam la organizado ankoraŭ ne estas perfekta, sendube oni gajnos pli da sperto en estontaj jaroj.

Granda seniluziigo estis la malapero de la ĉinlingva Esperanto-kurso, kiu jam estis preskaŭ preta, el la retejo de Duolingo. Duolingo ne plu interesiĝas pri volontula kunlaborado, kaj klare montras, ke ĝiaj celoj estas pure komercaj. La multaj kursoj en amaso da lingvoj ankoraŭ ekzistas, sed ne plu eblas ĝisdatigi ilin. Estonte Duolingo okupiĝos nur pri la grandaj profitdonaj lingvoj. La aliaj, kiel Esperanto, rajtos pluekzisti, sed pro manko de ĝisdatigo, fermado de la diskutpaĝoj, kaj forviŝo de la gramatikaj klarigoj, iom post iom ili povos nur degeneri.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/lowenstein-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi