Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

kerKER-Ekzamena Centro de UEA informas vin pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj:

  • la 3an de junio je nivelo C1;
  • la 10an de junio je nivelo B2;
  • la 17an de junio je nivelo B1.

Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj.

Informojn pri la ekzamenoj vi povas legi en la ekzamenpaĝo https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj kaj eblas partopreni ankaŭ preparsesiojn, kie ni klarigos la teknikajn kondiĉojn, la strukturon kaj taskotipojn de la ekzamenoj, konsilos ankaŭ pri la elekto de la ĝusta nivelo kaj preparteknikoj.

La unua Zoom-preparsesio okazos jam fine de februaro. Vidu ankaŭ la aliajn en la paĝo de la preparsesioj.
Atentu, ke por partopreni la sesion, necesas registriĝi.
Se vi tuj ŝatus aliĝi al la ekzamenoj, jen la paĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Pliajn informojn petu ĉe ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=886

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi