Jam 680 aliĝintoj el 51 landoj al la 108a UK en Torino

La 22an de decembro 2022 ni informis, ke tiudate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 359 homoj el 48 landoj (Vd. https://sezonoj.ru/2022/12/torino-4/). Post dudek tagoj ĉi tiu nombro preskaŭ duobliĝis, kaj je la 11a de januaro al la 108a UK aliĝis jam 680 homoj el 51 landoj, plej multe el Francio (110), kiu devancis Germanion, kiu estis plej supre en decembro.

Vidu la liston de la unuaj dek Landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 22a de decembro 2022.

110 Francio (47)
73 Germanio (49)
66 Italio (41)
42 Pollando (24)
37 Koreio (13)
27 Belgio (–)
26 Hispanio (11)
25 Usono (–)
24 Brazilo (19)
20 Ĉeĥio (–)

La unuan dekon forlasis Britio, Nederlando kaj Svislando; ilin anstataŭis Belgio, Usono kaj Ĉeĥio. Probable ankoraŭ ne estas traktitaj ĉiuj aliĝlistoj de landaj perantoj, ekzemple, el Japanio (13 aliĝintoj) kiu kutime estas en la unua deko.

Ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/torino-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi