APERo-16 okazos komence de marto kun la temo “Ŝanĝoj”

apero

APERo-16 okazos apud Moskvo la 2-5an de marto 2023. APERo estas AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, dediĉita al la naskiĝtago de Moskva Esperanto-Asocio MASI, fondita la 24an de februaro 1995. Ĉar la 23a de februaro en Rusio estas la festa Tago de la patrujaj defendantoj, kiu post la disfalo de USSR iĝis feritago, MASIanoj profitis ĝin por okazigi siajn renkontiĝojn. Do, kutime APERoj pasis dum tiuj februaraj datoj. Sed ne plu. Laŭ la malfeliĉa koincido la 24an de februaro okazis la konata evento, kio malfavoras al ĝuado de la amika etoso, per kiu famas esperantistaj renkontiĝoj. Tial la renkontiĝo estas transmetita al la komenco de marto. Ni esperu, ke neniu historisignifa okazaĵo nigrigos nian renkontiĝon dum la kunvenaj diurnoj. Por malbonigi la humoron sufiĉas jam konscii, ke inter la kunvenintoj ne ĉiuj esperantistoj estas samideanoj. Sed ni esperas sukcesi teni almenaŭ la faman esperantistan eksterpolitikan neŭtralecon.

APERo estas sufiĉe tipa esperantista renkontiĝo kun riĉa programo kaj multaj tradiciiĝintaj eroj: ritplena malfermo kun kantado de la APERaj himnoj, spritaj prelegoj de Nikolao Gudskov pri seriozaj temoj, abundaj lingvaj distraĵ-ludoj kaj koncerto de Mikaelo Povorin, la intelekta ludo “Kio? Kie? Kiam?” de Petro Fedosov, poezia horo kaj interpretista konkurso, spontanea interpretado de filmofragmentoj, dancado, tablaj ludoj ktp. Dum la lastaj jaroj APERoj havas temojn plej abstraktajn, al kiuj eblas atribui preskaŭ ĉion. Ĉi-foje nia temo estas “Ŝanĝoj”.

Speciala trajto de la renkontiĝo estas strikta lingva disciplino, malpermesanta uzi aliajn lingvojn ie ajn dum kaj ekster la programeroj.

APERo-16 okazos en Moskva regiono, apud la urbo Puŝkino, en la ripozejo “Saluto”. La vivkondiĉoj estas tre modestaj (6-litaj ĉambroj, eventuale ne plene okupotaj; duŝejoj kaj necesejoj en la koridoroj), sed akcepteblaj por nelonga konsumado.

Se la partoprenanto estas plenkreskulo kaj manĝos en la manĝejo, la prezo por unu diurno estas 1650 rub. Ekzistas rabatoj por nepagipovuloj. Nepras plena pago al la bankokarto de MASI 5336 6903 1661 7739 kun la mencio: “APERo-16, por (nomo de la persono)”. La Aliĝilo plenumendas tuj post via decido partopreni la renkontiĝon:
https://forms.gle/zBvf6chYuKsSaYkG9
Grupo en VK: https://vk.com/apero_ek_masi
Babilejo en Telegram: https://t.me/APERo16
Kontaktoj: Mirina: +7 905 796 6199, mirinda.strigo@gmail.com

Bonvenon!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ruslando-42

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi