Ilona Koutny: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

koutnyAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas Ilona Koutny (Pollando), gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

En 2022 la pandemio mildiĝis, tiel eblis jam renkontiĝi surloke, kio estas grava por personaj kontaktoj, sed restis ankaŭ la eblecoj de reta aliĝo al la eventoj (ekzemple. al la Montreala UK aldoniĝis la Virtuala Kongreso), tiel ni povis vere ĝui grandskale Esperantion. La ekfunkciado de la C2-nivelo de la KER-ekzameno estis granda paŝo por serioze trakti esperanton.

La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (en la universitato Adam Mickiewicz, Poznano) travivas sian 25an jaron kun rekorde granda, varia kaj altnivela grupo. Aperis la dua lernolibro de la studoj “Esperanta kulturo” (kun kontribuo de kolegoj kaj studentoj, redaktita de mi). Startis la unikaj internaciaj magistraj studoj pri interlingvistiko en AMU kun partopreno de ĉinaj studentoj, kie anglalingvaj kursoj pri informadiko kompletigas la baze esperantlingvan programon pri lingvistiko kaj kulturo.

Alvenis malbona novaĵo pri la fermo de la Centra Oficejo, kio malpliigas la prestiĝon de UEA. Pli malbonega estas la milito en Ukrainio kiu gvidis al konfliktoj ankaŭ ene de la pacema esperantista komunumo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/koutny

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi