Dennis Keefe: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

keefeNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La kvina (alfabetorde) respondinto estas Dennis Keefe (Usono/Hispanio), iniciatinto de Lingvaj Festivaloj kaj de Universitato de Esperanto.

Eventoj kaj novaĵoj en Esperantujo pli kaj pli abundas. En la lastaj jaroj nur en la retejo EventaServo.org aperadis pli ol 11500 eventoj listigitaj de ĉirkaŭ 1500 organizantoj! Tamen rigardante unu parton de la verda panoramo, speciale elstaras la universitata laboro.

Antaŭ ĉio lanciĝis la longtempe planita, dujara, magistra programo de la Universitato Adam Mickiewicz sub la gvido de Ilona Koutny. Tio estas signifoplena, historia novaĵo. Aliflanke, en Ĉinio ĉi jare 25 studentoj diplomiĝis pri la studtemo “Esperanto” en bakalaŭara programo de la universitato Zaozuang.

Se ni aldonas la universitatan 180-horan subprogramon “Esperanto” en la Federacia Universitato de Paranao en Brazilo, lanĉitan de Ivan Colling, ni vidas, ke Esperantujo nun havas tri universitatajn diplomdonajn studojn en tri kontinentoj: Eŭropo, Azio, Sudameriko. Vera, moderna atingo, kiu plene fruktiĝis ĉi jare.

Krom indas substreki la gravecon de la enirado en universitatojn per libroj, seminarioj, atelieroj, konferencoj ĉi jare. Tiuflanke la libro de Fiedler kaj Bosch Esperanto – Lingua Franca and Language Community kaj atelieroj, kiel “Paco en Praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?” en Berlino, estas oportunaj por meti Esperanton sur la diskut-tablon de esploristoj en lingvistiko kaj aliaj sociaj sciencoj.

Tre bonaj akademiaj atingoj, kiujn UEA kaj ESF certe daŭre apogos.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/keefe-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi