Peter Baláž: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

Peter BalážNi komencas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La unua (alfabetorde) respondinto estas Peter Baláž (Slovakio), kunordiganto de E@I.

Pozitivaĵoj: Finfine re-okazigo de UK kaj IJK, kiuj ambaŭ sukcesis (UK kun relative multaj novuloj kaj gejunuloj).
Brila teatraĵo “1910” prezentita dum UK en Montrealo (spektebla en YouTube).
Bonega TEJO-muzikalo “June kaj kune” (ankaŭ spektebla en YouTube).
Okazigo de aldona, jam la 3a VK (Virtuala Kongreso) – eble nasko de tradicio de ĉiujara aŭtuna tutmonda reta evento.
Eldono fare de EAB de la impona vivo-verko de M. Boulton: “Unu animo homa” kaj ekzempla eldonagado de EAB pri serio de belegaj fabellibroj.

Negativaĵoj: Malemo membriĝi, agi kune = malmulta “komuneco” = emo je kunlaboro, kunagado; troa individuismo – kio eĉ pli videblas, kiam la membroj de asocioj malmultiĝas (ne temas pri lastjara fenomeno, sed ĝi eble eĉ plifortiĝis dum la pandemiaj/izolaj tempoj).

Ĉi tiu artikolo aperis la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/balaz-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi