JarKompaso: planu novan jaron en Esperanto

kompaso

Ĉu vi kutimas jarfine (aŭ jarkomence) resumi vian pasintan jaron kaj plani la alvenantan? Ĉu vi eble starigas al vi iujn novjarajn rezoluciojn aŭ planojn? Se ne, pripensu, ĉu vi emus komenci fari ilin ĝuste nun. Se vi jes faras, jen venas bona helpilo por vi – eĉ en Esperanto!

La novjaraj rezolucioj por pluraj homoj ŝajnas bagatelaĵo, aŭ “perdita tempo”, ĉar poste ni tre ofte ne obeas ilin, tro rapide cedas pri niaj planoj, deziroj, atendoj. Tio tamen ne devus esti kialo por rezigni pri ili – tute male! Indus pli atente kaj realisme plani kaj ĉefe – elteni, motiviĝi kaj fine – kompari niajn planojn kun la fina rezulto. Tial povas utili ĉi-speca helpilo – por eviti plian jaron kun nerealigitaj novjaraj promesoj. Ja se ni ne havas anticipe klare markitan vojon irotan, ne eblas poste kontroli, ĉu ni atingis la celon.

Por ĉiuj, kiuj bezonas helpon pri planado de sia sekva jaro (kelkaj eble ne kapablas bone vortumi/elpensi taŭge siajn promesojn/atendojn, kelkaj entute ne kutimas plani sian jaron, kelkaj eble tro rapide rezignas…) ekde 2012 funkcias retejo, kiu havigas senpage la broŝureton “JarKompaso”. La broŝuro haveblas en la retejo en 60 lingvoj, inkluzive de Esperanto!

Jen ĝi: https://yearcompass.com/eo/.

La broŝuron eblas uzi pli ĝenerale – por plani siajn vivo-planojn, aŭ ankaŭ specife – pri iu konkreta afero (ekzemple eĉ pri lernado de Esperanto aŭ alia/j lingvo/j). Ĉiukaze ĝi estas tre bona kaj praktika broŝuro, rekomendinda al ĉiu.

La projekto jene prezentiĝas en la retejo:

«JarKompaso estas senpaga libreto, kiu helpas al vi repensi pri via jaro kaj plani la sekvan. Kun aro da atenteme elektitaj demandoj kaj ekzercoj ĝi helpas al vi malkovri viajn proprajn vivkutimojn kaj dizajni vian idealan jaron por vi mem.

Lernu de viaj eraroj, festu viajn venkojn kaj planu la vojon, kiun vi deziras paŝi. Ĉio, kion vi bezonas, estas kelkaj trankvilaj horoj kaj nia libreto.

Novjaraj promesoj ne funkcias. JarKompaso jes — al pli ol miljono [miliono. – La red.] da homoj tra la mondo ekde 2012. Aliĝu al ni kaj dizajnu vian idealan mem!

En la retejo vi trovos 3 paŝojn por ekhavi la broŝuron:
1. Elektu vian lingvon: ĉ. 60 lingvoj, inkluzive de Esperanto.
2. Elektu formaton: Standarda (por printi kaj poste plenigi per skribilo) / Cifereca (Vi povas plenigi la PDF-on uzante vian komputilon. Kaj poste printi la libreton).
3. Elekti grandecon: A4 aŭ A5.»

Komencu planadon de la jaro 2023, kaj laŭeble kontrolu viajn planoj, dezirojn. Tio povas helpi reveki la motiviĝon elteni, daŭrigi, progresi. Kaj ne forgesu la gravan citaĵon: “Revo, kiu ekhavas limdaton, iĝas plano”. Do planu vian sekvan jaron kun la JarKompaso – kaj fine de 2023 kontrolu, ĉu viaj planoj realiĝis, aŭ modifu ilin laŭbezone por la sekva jaro.

Peter “Petro” Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/balaz-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi