UK-108: jam 359 aliĝintoj el 48 landoj

Laŭ la retejo de UEA je la 22a de decembro 2022 al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 359 homoj el 48 landoj, plej multe el Germanio, Francio kaj Italio.

La unua landodeko:

49 Germanio
47 Francio
41 Italio
24 Pollando
19 Brazilo
13 Koreio
13 Svislando
11 Britio
11 Hispanio
11 Nederlando

Restas ankoraŭ iom pli ol unu semajno ĝis la 31a de decembro, la lasta tago de la plej favora aliĝtarifo. Por uzi ĝin, ĝustatempe aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/

AlKo

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi