La Moskva Lingva Festivalo revenis

moskva

Kiam necesas priskribi tradician aranĝon proksimume dek-sesan fojon, ŝajnas malfacile trovi novajn sciindaĵojn kaj freŝajn vortojn. Sed ne ĉi-foje… La ĉeesta Moskva Lingva Festivalo du jarojn paŭzis pro la pandemio – kaj ĉi-jare, la 11an de decembro, ĝi revenis al sia jam kutima eventejo, nome, al la Fakultato de neekzaktaj sciencoj de la Supera lernejo pri ekonomio. Danke al la vicrektoro de la fakultato Vladimir Fajer, fidela membro de la festivala organiza teamo, ni ĝuas ĉi tie afablan akcepton jam la kvinan fojon.

La ĉeforganizanto de la 16a Moskva Lingva Festivalo daŭre restas Moskva Esperanto-Asocio MASI. La plej grandan ŝarĝon surprenis Oleg Ĉajka – la kunordiganto de la evento. Krom organizado de ĝeneralaĵoj li zorgeme kaj tolereme laboris, ŝajne, kun ĉiu el niaj preskaŭ cent prelegantoj persone, ankaŭ kun la organizantoj, volontuloj kaj gastoj.

La strukturo de la festivalo restis pli-malpli tradicia, sed ĉi-jare ni rifuzis ĉiujn festecajn erojn, eĉ la solenan fermon kun enmanigo de la diplomoj. Dum la malfermo, farita pro la nemalhavebla parado de la programergvidantoj, la direktoro de la festivalo Irina Gonĉarova emfazis la gravecon kunveni por la samideanoj, zorgantaj pri lingva klerigado, kiu disvastigas pensmanierojn kaj gvidas al plia kompreno kaj amikeco inter ĉiuj popoloj de la mondo.

La programo enhavis prezentojn de 55 lingvoj, ĉirkaŭ 30 prilingvistikajn prelegojn kaj iom pli ol dek rakontojn pri studado kaj praktika aplikado de fremdaj lingvoj. Por 7-10-jaraj infanoj laboris la Infana Placeto kun aparta programo el dek diversspecaj eroj.

mlfDum ĉiuj ses laboraj programserioj bonorde funkciis la Esperanto-teritorio. La junaj MASIanoj Petro Fedosov kaj Roman Ralko po unufoje prezentis Esperanton, ĉiu siamaniere. Larisa Mikallef kaj Nikolao Gudskov prelegis respektive pri “Utileco de artefaritaj internaciaj lingvoj” kaj pri “La viva kulturo de la lingvo Esperanto”. Sed la kerno de la Esperanta programo estis prezento de la ĵus eldonita libro kun poeziaĵoj de Osip Mandelŝtam, tradukitaj al Esperanto. La libron prezentis Mikaelo Bronŝtejn – la iniciatinto de la eldonaĵo kaj la ĉeftradukisto de la poemoj kune kun la du aliaj el la ok tradukintoj – Ludmila Novikova kaj Valentin Melnikov. Vigle pasis la nova aranĝo de MASI-vickunordiganto Aleksandr Basov: ok fortaj esperantistoj ludis la vortludon “Ĉapelo” en Esperanto, kaj dudeko da neesperantaj gastoj konkursis pri komprenado de aŭditaj Esperantaj vortoj. La vortlistoj de la partoprenintoj estis tiom multaj kaj longaj, ke oni ne sukcesis ĉion kontroli. Tamen tri gajnintoj ricevis premiojn, inter ili – la 11-jara Nastja Maliŝeva, kiu skribis 62 ĝustajn Esperanto-vortojn kun traduko.

Post la fino de la programo ni ne sukcesis eviti la postfestivalan festeneton ĉe la bela kaj bongusta tablo: multaj aspiris diri al la organizantoj kortuŝajn dankajn vortojn kaj pasigi kune kroman duonhoron. Kiel ĉiam, la etoso estis tre hejmeca, neformala kaj feliĉiga por ĉiuj.

Al la 16a Moskva lingva festivalo registriĝis rekorda kvanto da gastoj – 1995. La festivalo refoje pruvis, ke ĝi estas dezirata, atendata kaj ŝatata de pluraj homoj – kiel de la prezentantoj, tiel ankaŭ de la publiko. Do, ni organizados la festivalojn dum la cirkonstancoj permesos tion.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/ruslando-38

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi