29 esperantistoj-patriotoj protestas

sipoviĉLa 1an de novembro 2022 Valerij Sipoviĉ dissendis sian tekston “Protesta letero de rusiaj esperantistoj (Malferma letero al UEA-Estraro)” (Vd. https://sezonoj.ru/2022/11/smetanina-3/) por kolekti la opiniojn pri ĝi. La 22an de novembro li publikigis la tekston “Estimataj esperantistoj-patriotoj!” kun resumo de la ricevitaj reagoj. Legu ĝin ĉi-sube:

La red.

Estimataj esperantistoj-patriotoj!

Finiĝis kolektado de opinioj inter rusiaj esperantistoj pri defendo de niaj samideanoj: Aleksandr Lebedev kaj Svetlana Smetanina, sekve de kiu nia protesto estis sendita al la Estraro de UEA.
La teksto estis sendita rekte al 297 aktivaj Esperanto-parolantoj; la ceteraj povis konatiĝi kun ĝi per sociaj retoj aŭ per siaj amikoj.

La rezultoj estas jenaj:
1) 38 personoj esprimis sian opinion;
2) 9 el ili parte aŭ plene ne subtenis la proteston;
3) ceteraj 29 pli-malpli konsentis kun la protesto;
4) formale, evidentiĝis, ke nur 3% trafis en la grupon de malbondezirantoj.

Ni aldonu, ke 47 eksterlandaj esperantistoj reagis al la protesto malgraŭ tio, ke ĉi letero ne estis sendita al ili. Nur du personoj estis kontraŭ la restarigo de la rajtoj de niaj kamaradoj. Unu el ili estas la profesia rusofobiulo Kalle Knivilla – veterano de la kontraŭsovetia kaj kontraŭrusa propagando, kiu eldonas la gazetaĉon “Libera folio” en Finnlando. La persekutado de A. Lebedev kaj S. Smetanina komenciĝis ĝuste tie per la publikigo de la letero “Kontraŭ la milito”. Nia iama samlandano G. Arosev, fuĝinta al Germanio, sendis por plia graveco tiun ĉi kalumnileteron por aprobo al naŭ iamaj gvidantoj de la REU, sed nur kvar el ili subskribis ĝin: G. Kokolija, I. Gonĉarova, N. Gudskov, A. Blinov.

Ni dankas ĉiujn pro malferma aŭ kaŝa partopreno en la defendo de niaj kamaradoj. Ni informos vin pri la decido de la UEA-Estraro.

Valery Sipoviĉ, iniciatinto de la protesta letero
22.11.2022

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/ruslando-37

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to 29 esperantistoj-patriotoj protestas

  1. Benoit Philippe diras:

    Ne validu plu vorto honesta kaj klara.
    Malamozaj fimantroj, mensogoj senhontaj
    kun la kredo prosperi sen leghoj Sinajaj
    vomachatas encerben el K….. barbara.

    Plu nur glimu okuloj shakalaj de nova Hun-hordo
    avidante plej predi, torturi ghis venko de Morto.

  2. Szilvasi diras:

    Laŭ mia kompreno la leteron subskribis nur Valery Sipoviĉ kaj li menciis 28 kromajn anonimulojn. Se ili estas veraj, vivaj personoj, esperantistoj, volonte ni vidus ankaŭ iliajn nomojn (eventuale kun la loĝ-urboj).

Respondi