Pollanda ministeria medalo por Roman Dobrzyński

DobrzyńskiDanke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), la 10an de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn.

Roman Dobrzyński naskiĝis en 1937 kaj esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-68) kaj redaktoro de Kontakto (1968-70). De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz-e “Bona Espero” (1984). Jam en 1980 la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj elektis lin la plej bona publicisto pri internaciaj aferoj. En 1995 li cetere iniciatis la esperantigon de “Mazi en Gondolando” de BBC. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA (1989-92). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato, pri interparoloj kun D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof, sekve tradukita en multajn lingvojn. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA kaj ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Grabowski pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj la verko La Zamenhof-strato.

Dobrzyński estas elstara ĵurnalisto kaj poligloto, ĝis nun – 85-jaraĝa – tre aktiva sur diversaj kampoj rilataj al Esperanto, internacia kunlaborado kaj ĵurnalismo. En interkonsento kun Bjalistoka Esperanto-Societo estis decidite, ke taŭga okazo por enmanigi la medalon al Dobrzyński estos la 23aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

La solenaĵo okazos la 10an de decembro en Bjalistoko kaj la medalon transdonos la vojevodo (provincestro) de Podlaĥia Provinco, S-ro Bohdan Paszkowski. UEA gratulas al Dobrzyński pro la meritoplena honorigo kaj invitas ĉiujn partopreni en la evento, ĉeeste aŭ rete.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1081.

Ni kun plezuro gratulas nian delongan amikon Roman okaze de la grava rekono de lia krea laboro!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi