Panteono por vivantaj herooj: 12 novaj membroj

panteono

Okaze de la 21a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la premioj.

Ni havas entute 12 novajn panteonanojn. Ili devenas el 11 landoj, kaj agadas same en 11 landoj, sed ne nepre tie, kie ili naskiĝis. (Ofta fenomeno en Esperantujo). Tute ne tipe, sed en 2022 temas nur pri tri virinoj, sed ni trankviligas vin, ke la genra proporcio inter la 276 enpanteonaj personoj estas multe pli ekvilibrita.

Araceli Aguilar y Aguilar (Meksiko)
Věra Barandovská-Frank (Ĉeĥio-Germanio)
Anthony Bodineau (Francio-Britio)
Hervé Gonin (Francio)
Grant Goodall (Usono)
Alessandra Madella (Italio-Ĉinio)
Sun Mingxiao (Ĉinio)
Martin Ptasiński (Pollando-Germanio)
Nitta Takamichi (Japanio)
Marc van Oostendorp (Nederlando)
Josef Vojáček (Ĉeĥio)
César Dorneles Soares (Brazilo)

Legu pli pri la novaj panteonanoj kaj gratulu ilin en la retejo Edukado.net
https://edukado.net/novajhoj?id=883

Bildo el PIV 2020 https://vortaro.net/#panteono_kd

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi