Kjara kun Esperanto-kanto venkis en Eŭropa kantokonkurso

kjara

La itala kantistino Chiara Raggi, konata en Esperantujo kiel Kjara, gajnis la Eŭropan konkurson por minoritatlingvaj kantoj “Eurovision Minorities Languages”. Ŝi plenumis la Esperantan version de sia itala kanto Mozaiko, kiu ricevis en la finalo plej multajn voĉojn en la reta voĉdonado, kiu daŭris ĝis la 30a de novembro (en Ruslando ne estis eble voĉdoni).

Kjara dankis ĉiujn esperantistojn pro la efika subteno en la voĉdonado:

Karaj amikoj kaj amikinoj,
mi tre feliĉas kundividi ĉi tiun belan rezulton kun vi.
Ĉi tiu venko ne estas mia, ĉi tiu venko estas Nia. Esperanto vivas, ni vivas!
Mi kore dankas vin ĉiujn pro la tuta subteno kaj amo, kiun vi sendis al mi.
Koran dankon al Federico Gobbo por la tre bela traduko de mia Mozaiko.
Koran dankon al FEI, Vinilkosmo kaj Musica di Seta.
Dankon al vi ĉiuj el la fundo de mia koro.

Spektu la muzikvideon Mozaiko de Kjara en Jutubo https://youtu.be/gWTtpryE9GA

Ankaŭ La Ondo gratulas Kjaran pro ŝia sukceso!

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/muziko-30

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi