Esperanto en Litovio 2022: Atingoj kaj malsukcesoj

jegorovas

Ĉiujare en Litovio la Zamenhof-Tagoj koincidas kun la kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ankaŭ ĉi-jare la 10an de decembro okazis la 57a kongreso de LEA kaj la 10-11an de decembro okazis Zamenhof-Tagoj 2022. Al la kongreso venis 80 esperantistoj el ok Litoviaj urboj kaj du gastoj el Latvio.
Post kelkaj enkondukaj frazoj de la prezidanto de Litova Esperanto-Asozio Povilas Jegorovas per minuto da silento estis honoritaj ĉi-jare forpasintaj esperantistoj: eksa prezidantino de la Esperanto-klubo de Panevėžys Lina Jablonskienė kaj veterano de la Litovia Esperanto-movado Valdas Banaitis.
Sekvis raporto de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas pri la agado de la asocio dum la 2022a jaro. La jaro estis intensa, malfacila, streĉita, tamen enhavoriĉa kaj sufiĉe sukcesa. Estis multe da ĝojo kaj same de senreviĝo.

La ĉefa atingo: BET-56 en Klajpedo

La ĉefa jaratingo estis la sukcesa organizado kaj realigo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Ĝi post la pandemia paŭzo okazis la 9-17an de julio en Klajpedo. Tamen ĝi ankoraŭ estis parte stampita de la finiĝanta pandemio kaj ankaŭ de la komenciĝinta milito de Ruslando kontraŭ Ukrainio. Ĝuste pro tio al BET-56 ne povis veni esperantistoj el Belorusio kaj Ruslando. Ankaŭ el Ukrainio venis ne multaj. Aliĝis 263 esperantistoj el 31 landoj, kaj reale venis nur 230. Tamen ankaŭ tiu nombro estas sufiĉe alta. BET-56 estis la plej multnombra ĉi-jara esperantista aranĝo post la Universala Kongreso en Montrealo. Menciindas, ke unuafoje al BET venis funkcianta prezidanto de Universala Esperanto-Asocio prof. Duncan Charters. Estis tre intensa, altkvalita kaj riĉa programo de BET-56, konsistanta el scienca, eduka, kleriga, movada, kultura kaj ekskursa partoj.

La solidecon de BET-56 pruvas ĝiaj eldonaĵoj – Libro por BET-ano, Libro de Internacia Kongresa Universitato kaj de la 38a Scienca Universitata Sesio, okazinta enkadre de BET-56, faldfolio pri Klajpedo kaj ok kvarpaĝaj numeroj de la ĉiutaga BET-gazeto Lumturo, redaktitaj de Taesok Choe.

BET-56 estis vaste prezentita en litovlingva kaj esperantlingva reta kaj papera gazetaro. Ĝi estis rezulto de longa kaj intensa ĉiutaga laboro de Litoviaj kaj de kelkaj eksterlandaj esperantistoj.

Ampleksa informado

Dum multaj jaroj LEA havas tre bonajn kunlaborajn kontaktojn kun Litoviaj retaj kaj paperaj amaskomunikiloj. Kutime pri ĉio grava aperas artikoloj en pli ol dek lokoj. Daŭris aperigo de rakontoj de Litoviaj esperantistoj en la novaĵretejo Mano kraštas. Jam aperis 187 tiaspecaj publikaĵoj. Tre vaste estis prezentita la nova Esperanta-litova vortaro de Gediminas Degėsys, 85-jara jubileo de litova Esperanto-veterano Vytautas Šilas, lia jubilea aranĝo kaj prezento de lia bibliografia libro en la biblioteko de Litovia scienca akademio, BET-56 en Klajpedo.

Konstante aperas publikaĵoj de Gediminas Degėsys. En Jurbarkas, Šiauliai, Panevėžys aperis publikaĵoj lige kun diversaj Esperanto-eventoj en tiuj urboj. Estis unu grava elsendo de Litova nacia televido en la serio “Daiktų istorijos” pri poliglotoj, inter ili pri Gediminas Degėsys.

La ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof jam dum kvar jaroj marŝas tra Litovio. Ĝi okazis en pliaj urboj – kutime en publikaj bibliotekoj, kulturcentroj aŭ muzeoj de tiuj urboj. Ĝis nun ĝi jam okazis entute en 38 Litoviaj urboj. Ĉiam lige kun tiu ekspozicio en konkreta urbo aperas multaj publikaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto en gazetaro de tiuj urboj. Laŭplane ĝi okazos en ĉiuj 60 distriktaj urboj de Litovio.

EMENovaj eldonaĵoj

Dum la jaro estis eldonitaj kelkaj libroj. Krom tri eldonaĵoj, rekte ligitaj al BET-56 ( Libro por BET-ano, IKU-SES libro, faldfolio pri Klajpedo), aperis ankaŭ la menciita Esperanta-litova vortaro de Gediminas Degėsys, kelklingva vortaro de Ieva Švarcaitė pri pejzaĝesploraj terminoj, bibliografio de Vytautas Šilas. Kunlabore kun la Kaliningrada eldonejo Sezonoj aperis grava esperantologia libro de Ryszard Rokicki Enkonduko en la morfologion de Esperanto. Ĝin la aŭtoro mem prezentis dum BET-56 en Klajpedo.

LEA helpis al la eldonejo Impeto presi en Kaŭno la libron de Mikaelo Bronŝtejn Simeono pri la elstara Peterburga esperantisto Semjon Podkaminer. Ĝin la aŭtoro ankaŭ virtuale prezentis dum BET-56 en Klajpedo. En Marijampolė Angelė Straleckienė dulingve eldonis du siajn poeziajn libretojn. Petras Čeliauskas finkompilis novan grandan (pli ol 800-paĝan) Esperantan-litovan vortaron, kiu devos aperi sekvontjare. Sian vicon atendas ankaŭ aliaj libroj.

Pliaj agadoj

Pro la ankoraŭ daŭranta pandemio senperaj internaciaj kontaktoj dumjare ne estis multaj. Tamen junularo sukcesis reale partopreni en la junulara festivalo en Italio, Internacia Junulara Kongreso en Nederlando kaj aliaj internaciaj aranĝoj. Aida Čižikaitė partoprenis en la denove okazinta ARKONES en Poznano. Jogailė Čolūtė partoprenis en esperantista aranĝo en Danlando. En la 3a Virtuala Kongreso partoprenis 12 Litoviaj esperantistoj.

Krom BET-56 en Klajpedo, septembre okazis jam la 15a ĵurnalista seminario en Aukštadvaris. Same septembre okazis tre solida aranĝo por marki la 50-jaran jubileon de la Esperanto-klubo Horizonto en Jurbarkas ankaŭ kun kelkaj tre gravaj publikaĵoj en loka gazetaro pri la evento.

En la monata revuo Turka Stelo konstante aperas tradukoj el la litova lingvo de Antanas Vaitkevičius el Alsėdžiai kaj humuraĵoj de Laimundas Abromas el Jurbarkas. En la novaĵretejo La Ondo de Esperanto kaj en la samtitola bitgazeto konstante aperas artikoloj pri agado de Litoviaj esperantistoj.

Litoviaj esperantistoj grave kontribuis al la kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio en la diskuto pri la estonteco de Eŭropa Unio, rezulte de kio en la fina dokumento de la diskuto aperis pozitiva mencio pri Esperanto.

Tre grava evento de la jaro estis la aktiviĝo de la junularo. Kvar studentinoj de Vilno kaj Kaŭno (Aušrinė Tamošiūnaitė, Eidmantė Lileikytė, Severija Marija Banaitytė kaj Jogailė Čojūtė) organiziĝis kaj fondis la junularan organizaĵon LEJO (Litova Esperanto Junulara Organizo) kaj jam registris ĝin. Ili jam partoprenis kelkajn esperantistajn aranĝojn eksterlande, aktivis ankaŭ en BET-56 kaj havas multajn ideojn por la estonta agado.

kaŭno

Kaŭno: Junulinoj rakontas pri la agado de LEJO.

Instruado de Esperanto dum la jaro ne estis aktiva, tamen ĝi okazis en Vilno, Šiauliai, Panevėžys, Mažeikiai, Ukmergė, iom ankaŭ en Kaŭno. Estis reklamita la reta kurso de Esperanto pli frue aperigita en la novaĵretejo Mano kraštas.

Esperanto-Societo de Vilno (VED) post la dekjara gvidado de Algimantas Piliponis elektis novan prezidanton. Nun VEDon gvidas Nijolė Žambaitė.

Ekde 1996 funkcias la retejo de Litova Esperanto-Asocio. Ekde 2000 aktive ekzistas diskutlisto de litovaj esperantistoj kaj ekde 2014 tre aktive funkcias Facebook-paĝo de la asocio. Do, ni havas tri informkanalojn, kiuj estas renovigataj ĉiutage, kaj tiamaniere la interna informado inter litovaj esperantistoj funkcias tre bone.

La agado de LEA ĉi-jare estis agnoskita ankaŭ internacie – ĝia prezidanto Povilas Jegorovas estas honorita per Diplomo de elstara agado de UEA.

La ĉefa problemo

En 1992 per registara decido al LEA estis disponigita por senpaga uzado la iama domo de Aleksandro Zilbernik sur la strato Zamenhof №5 en Kaŭno. Reale ni tie instaliĝis fine de 1993. Sed intertempe en Litovio aperis novaj leĝoj, kiuj ebligis senpagan uzadon de municipa aŭ ŝtata posedaĵo nur por tre limigita kvanto de sociaj organizaĵoj kaj nur por dek jaroj. LEA laŭ la leĝaj kriterioj ne povas eniri liston de tiaspecaj organizaĵoj. Krome, ni uzas tiun domon jam dum preskaŭ 30 jaroj. Krome, la domo dum tiuj jaroj kadukiĝis kaj bezonis fundan riparon. La asocio laŭ sia financa stato ne povis pagi luon, nek financi tiun fundan riparon.

Jam en 2010 komenciĝis diskutoj pri ĉi tiu domo kun la urba municipo de Kaŭno, ekde 2016 kun speciala ŝtata instanco “Turto bankas”, kiu administras ŝtatajn nemoveblaĵojn. Diskuto transiris al juĝejo. Ĉiuj tri juĝinstancoj decidis, ke Litova Esperanto-Asocio devas liberigi la domon, ĉar ĝi laŭleĝe ne povas senpage uzi ŝtatan nemoveblaĵon. Definitiva decido okazis la 19an de februaro 2018. Kaj tamen la procedo pro multaj juraj aspektoj kaj trukoj daŭris ankoraŭ kvar jarojn, kaj la 15an de septembro 2022 la domo estis vendita en aŭkcio.

La ĉefa tasko de LEA estis tuj trovi provizoran lokon por la granda havaĵo de la asocio – biblioteko, libroservo, arkivo k. s. Per multaj penoj ni tion trovis. Poste dum kvar monatoj ĝis decembro ni okupiĝis pri pakado kaj transportado de la tuto al la nova sekura loko. Pri tio okupiĝis ĉefe la respondeca sekretario de LEA Asta Nastaravičiūtė kaj la libroservistino Irena Jagminaitė. Ili meritas grandegan dankon pro tiu heroeca laboro. Entute estis pakitaj kaj forveturigitaj pli ol 300 grandaj kartonaj kestoj. Iom da havaĵo bezonata por ĉiutaga uzado estis lokita en alia ejo trovita najbare de la nuna Zamenhof-domo.

Nia tasko estas trovi solvon, ke la tuto estu disponebla en eventuala nova ejo. Kelkaj ideoj pri tio estas, la plej reala estas solvi tion kunlabore kun unu el la universitatoj de Kaŭno. Sed tio estas tasko por estonteco. Nun plej gravas, ke ĉio estas savita kaj konservata en sekura loko. Ankaŭ ni kontaktiĝis kun la nova posedanto de la domo. Li evidentiĝis bonvolema kaj komprenema homo. Post funda riparo de la domo fare de la nova posedanto, ni eventuale ricevos eblecon uzi negrandan spacon en ĝi por niaj celoj.

Tia estas kurta skanaĵo de la agado de Litova Esperanto-Asocio dum la jaro 2022.

Post la raporto kaj ĝia pridiskuto estis enmanigitaj dankfolioj kaj etaj donacetoj al jubileuloj de la nuna jaro. La kongreso finiĝis per komuna fotado.

kaŭno

Zamenhof-Tagoj 2022

En la dua parto – Zamenhof-Tagoj 2022, dediĉitaj al la 163a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof – niaj junaj aktivulinoj Aušrinė Tamošiūnaitė, Eidmantė Lileikytė kaj ankaŭ Aida Čižikaitė rakontis pri siaj impresoj el internaciaj esperantistaj aranĝoj okazintaj ĉi-jare en Italio, Nederlando kaj Pollando. La prezidanto de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve prezentis la 57ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn, kiuj okazos en julio 2023 en Ventspils, Latvio.

Fine de la taga programo Vytautas Šilas kantis mem kaj kantigis ĉiujn. Soni ĉefe konataj kaj ankaŭ novaj kantoj en Esperanto – internaciaj kaj litovaj tradukitaj al Esperanto. Plejparton da ili tradukis Vytautas Šilas mem. Restintoj por la sekva tago dimanĉe ekskursis tra la urbo sub la gvido de Antanas Visockas.

LEA donacis al la biblioteko de la universitato pri sansciencoj de Kaŭno tridek librojn – ĉefe lernolibrojn kaj vortarojn.

Dum la aranĝo funkciis riĉa libroservo. Eblis pagi membrokotizon de LEA kaj UEA, aliĝi al UK en Torino kaj al BET-57 en Latvio.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/litovio-54

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi