Kroatio: Finita grava projekto de ciferecigo

suda steloDokumenta Esperanto-Centro (DEC), la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, meze de novembro 2022 finis tre gravan projekton de ciferecigo de la gazetoj “Konkordo” (1924-1928), “Balkana Konkordo” (1931) kaj “La Suda Stelo” (1932-1973) kun ĉirkaŭ 4200 paĝoj da enhavo. Per tio DEC komencis realigi ciferecigon de raraj eldonaĵoj el sia kolekto, cele al ilia konservado kaj publika diskonigo, kion kiel prioritatan celon oni menciis jam en la statuto de DEC en 2010.

En januaro 2022, DEC proponis la projekton de ciferecigo al la konkurso de la kroata Ministerio pri kulturo kaj medioj. DEC argumentis, ke temas pri la plej gravaj Esperanto-periodaĵoj aperintaj en la teritorio de Kroatio. Ĉar jam antaŭe la Aŭstria Nacia Biblioteko ciferecigis la unuan kroatan Esperanto-gazeton “Kroata Esperantisto”, daŭrigi ciferecigon de aliaj gazetoj estis natura sekvo por konservado de valoraj materialoj. En DEC troviĝas la plej kompletaj jarkolektoj de tiuj gazetoj, inkluzive de la cenzuritaj, konfiskitaj kaj tre raraj numeroj, mankantaj en aliaj kolektoj. La Ministerio aprobis la projekton enkadre de la protektado de la “tradicio de Esperanto” kiel nemateria kultura heredaĵo de Kroatio n-ro Z-7298, kiu estis proklamita en 2019.

La Ministerio aprobis por la projekto duonon de la bezonata sumo, kaj la alian duonon bonvoleme aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. Respektiva kontrakto kun la Ministerio estis subskribita la 23an de junio 2022. La jarkolektoj de la menciitaj gazetoj estis transdonitaj komence de aŭgusto 2022 al la firmao Point s.l.r. en Varaždin, kiu profesie okupiĝas pri ciferecigo. La projekton nome de DEC gvidis Josip Pleadin, kaj nome de Point s.l.r. Danko Tkalec. Pri la plenumita laboro sian pozitivan pritakson al la Ministerio sendis ankaŭ la Konservista fako el Bjelovar, la respondeca regiona institucio pri konservado kaj protektado de kulturaj valoraĵoj.

Per realigo de la projekto oni ebligis konsultadon de ciferecaj materialoj distance, sen neceso venadi al realaj arkivoj. Aliflanke, tiamaniere oni protektas la originalajn paperajn gazetojn, kiuj pro ofta uzado bezonis urĝan prizorgon kaj konservadon. Avantaĝo de la finita projekto estas ankaŭ, ke la ciferecigitaj gazetoj estas disponigitaj en la formatoj PDF (kio montras ilian realan aspekton) kaj OCR, (kio ebligas traserĉadon de la teksto). Tio multflanke faciligas la laboron de esploristoj.

La ciferecigitaj kolektoj estas publike uzeblaj ĉe: https://library.foi.hr/zbirka/dechr

Josip Pleadin

Fonto: https://esperanto.hr

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi