La 3a Virtuala Kongreso plu viziteblas ĝis 31.1.2023

vk-3Escepte en 2022 UEA okazigis du kongresojn samjare. Sekve de la sukcesaj Virtualaj Kongresoj en 2020 kaj 2021, la Estraro iniciatis ĉi-jare samformatan kvar-tagan trian Virtualan Kongreson (VK3) en novembro, aldone al la UK en Montrealo. Pro la multaj aliaj okupoj de la estraranoj kaj de la teknika organizanto – E@I – la preparoj okazis relative lastmomente, sed la rezulto estis tre sukcesa. Nun tiu unika kongreso estas plu vizitebla ĝis la fino de januaro. Novaj VK-aliĝoj estas senpagaj kun membriĝo en UEA por 2023, kion eblas komforte fari en la VK-aliĝilo: vk.esperanto.net/2022.

Aliĝis pli ol 1450 personoj kaj efektive partoprenis preskaŭ mil. La programo estis ege abunda kun pli ol 300 programeroj. Paralele okazis Retoso-2 de TEJO, kun 50 programeroj. Daŭre la aliĝintoj povos spekti la kongreson, ĉar la cent plej gravaj programeroj restos videblaj ĝis la fino de la jaro kaj sekve estos videblaj en la jutuba kanalo UEAviva. Por re-spekti tiujn cent programerojn sufiĉas iri al https://vk.retevent.com/programo?t=talks. Plej popularaj estis la Inaŭguro kaj la fermo de VK3, kiujn spektis realtempe pli ol cent personoj. Pluraj aliaj programeroj okazis vive, dum multaj aliaj estis reprojekciigitaj el la Montreala UK. Okazis du sesioj pri strategia planado kun vigla partopreno. Pluraj programeroj okazis en du malsamaj horoj por kuraĝigi pli internacian partoprenon. Malfermis la kongresan temon prelego “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”.

Riĉa estis la kultura programo. Eblas ĝui la muzikalon de TEJO “June kaj kune”, la koncertojn “Nokta ŝoforo” de Yves Desrosiers kaj Banĝo-Esperanto de Armel Amiot registritajn en Montrealo, la teatraĵon “Tempo Rabita” de Luiza Carol, kurson de parolarto #forlaflatado: lernu prelegi en dek simplaj paŝoj, la premio-ceremonion de la INK-konkurso kaj plurajn programerojn de TEJO serĉante la programon kun “Retoso”.

Menciindas cetere la movada dimensio de la VK. Spektu interalie prelegojn 135-jariĝo de Hector Hodler: la valoroj de la fondinto de UEA por la nuntempo, Lidia Zamenhof – 80 jarojn post ŝia tragika pereo kaj informojn pri senpagaj reklamoj, Dum la VK okazis kunvenoj de kelkaj kontinentaj komisionoj, pri UNESKO (Festivalo por la paco en Tolosa), de la Akademio (prezento kaj respondoj) kaj “Babilu kun” pluraj estraranoj – Duncan Charters, Fernando Maia Jr., François Lo Jacomo kaj Amri Wandel.

Interalie estis remontritaj la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj de la Scienca Kafejo okazintaj hibride kaj registritaj en Montrealo. Entute okazis en la VK3 14 sciencaj prelegoj. Por re-spekti la sciencan programon eblas serĉi en la program-platformo Retevent la eventojn “IKU” aŭ “Kafejo”. Kadre de Retoso okazis KonSciU – Konkurso Scienca, dum kiu junuloj prezentis siajn esplorojn. Ankaŭ la fakaj asocioj kaj grupoj havis multajn eblecojn prezenti sin, kadre de la Virtuala Movada Foiro. Estis remontrita la Faka Forumo de Montrealo. Re-spektu ankaŭ prelegon pri la agado de CED Invit’ al interlingvistiko!

La Virtualaj Kongresoj estas la respondo de UEA al la post-pandemia mondo, en kiu virtualaj kaj hibridaj konferencoj plimultiĝas kaj ebligas partoprenon sen vojaĝi. Por la E-movado tio estas freŝa vento, kiu ebligas al multaj esperantistoj kiuj antaŭe ne povis tion fari sperti internacian kongreson. Tiun direkton UEA planas estonte plivastigi per pli hibrida UK kaj okazigo de la VK ĉiujare. Por senpage ĝui aliron al la pli ol 100 programeroj spekteblaj, sufiĉas esti membro de UEA. Se vi ne estis aliĝinta al VK3, necesas aliĝi al UEA por 2023 (https://uea.org/alighoj aŭ per la VK-aliĝilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1083.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi