Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2022

Decembro

1. Antaŭ 55 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964); fondinto de la revuo Norda Prismo (1955), kiun li redaktis ĝis sia morto; ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato (LK, 1930-48) kaj Akademio de Esperanto (AdE, 1948-67), prezidanto de TEĴA (1956-57), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1953-57).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 275-276).

2. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Venelin Mitev (Митев, 1942-1958-2021), bulgara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, tradukisto kaj esperantisto; vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (1990-96), redaktoro de la bulgarlingvaj gazetoj pri Esperanto Mondo (1990) kaj Panorama Esperanto (1993-95), kaj de Bulgara Esperantisto (1999-2002); aŭtoro de la libroj Tradukarto (1991), Somero Cigana (1993), Vaganto inter la steloj (2016); kuntradukinto de De bordo al bordo (1988) de Elisaveta Bagjana kaj de la antologio Mi ĉiam tia rememoru vin (1992); inter liaj bulgarlingvaj libroj estas la poemaro Взривени сънища (Eksplodigitaj sonĝoj, 2002) kun liaj bulgaraj tradukoj de poemoj de William Auld, Marjorie Boulton, Kalman Kalocsay, Tibor Sekelj, Giorgio Silfer, Eli Urbanová kaj Edwin de Kock.

6. Antaŭ 10 jaroj forpasis Đào Anh Kha (1923–1947-2012), vjetnama verkisto, tradukisto, redaktoro, partia kaj ŝtata funkciulo, kaj esperantisto; kunfondinto (1956), ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA), redaktoro de Informado el Vjetnamio (1956-75); kompilinto kaj redaktinto de pluraj Esperanto-eldonaĵoj en Vjetnamio, kunaŭtoro de la duvoluma lernolibro Esperanto por aŭtodidaktoj (kun Nguyễn Hải Trừng, 1957); tradukinto de Amika Vietnamio de Len Fox (kun Nguyễn Minh Kính, 1959), Elektitaj poemoj de Tố Hữu (1964), Tagkajero en prizono de Hồ Chí Minh (1966), La vjetnama kaj ĝia utiligo por la supera instruado en V.D.R. (1969), poemaro de Nguyễn Trãi (kun Nguyễn Minh Kính, 1980), Versaĵoj kaj prozo de Hô Chí Minh (kun aliaj, 1980), Poemoj de Hô Chí Minh kaj Tô Hũu (1999); membro de AdE (2004-12); ĉe la transformiĝo de VPEA al Vjetnama Esperanto-Asocio li iĝis honora prezidanto de VEA (1995), honora membro de UEA (2001).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 68-69).

11. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Manfred Westermayer (1947-), germana kemiisto kaj esperantisto, aktivulo de la verda (ekologia) movado, terminologo, sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj redaktoro de ĝia bulteno Aveno, aŭtoro de Internacia kemio-vortaro (1982).

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1917), iniciatoro de Esperanto.

15. Antaŭ 35 jaroj forpasis Ivo Lapenna (1909-1928-1987), kroata kaj brita juristo kaj esperantisto, unu el la plej elstaraj organizantoj de la Esperanto-movado, kromnomata “konstruinto de la moderna UEA”, ĝenerala sekretario (1955-64) kaj prezidanto (1964-74) de UEA, kunfondinto de ICNEM kaj ties sola prezidanto (1980-87), fondinto de la konceptoj “aktiva neŭtraleco” kaj “humaneca internaciismo”, aŭtoro de Retoriko (1950), Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo (1952), La internacia lingvo: Faktoj pri Esperanto (1954), Elektitaj paroladoj kaj prelegoj (1966), Esperanto en perspektivo (kun U. Lins kaj T. Carlevaro, 1974), Hamburgo en retrospektivo (1975), Juraj terminologiaj problemoj (1987), Kritikaj studoj defende de Esperanto (1987) k. a.; membro de AdE (1952-87).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 168-171).

17. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1890-1960), sveda ĵurnalisto, diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia dua edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto Lingvo Internacia, organizinto kaj realiginto (kun E. Etzel) de la unua internacia vojaĝo per Esperanto (Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario, Germanio), kunfondinto kaj la unua prezidanto (1896-1909) de Sveda Esperantista Societo, aŭtoro de Esperanto ett korrespondens- och turistspråk (1896) kaj Kanto al la fago de paco (kun muziknotoj de C. Adelsköld, 1897).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 165-166).

21. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Theodor Karl August Heinrich Jung (1892-1909-1986), pli konata kiel Teo Jung, germana, poste nederlanda presisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto; fondinto (1920) kaj redaktoro (ĝis 1962) de la gazeto Esperanto Triumfonta (ekde 1925 Heroldo de Esperanto), redaktoro de la organo de Internacia Esperanto-Ligo Esperanto Internacia (1936-40), eldoninto de pli ol cent libroj, aŭtoro de multaj artikoloj, lingvaj studoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj kaj de kelkaj libroj inkluzive de Landoj de l’ Fantazio (romano, 1927) kaj Ĉiu ĉiun (biografio, 1979); membro de LK (1933-48) kaj AdE (1948-71), honora membro de UEA (1952).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 146-148).

24. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Francisko Valdomiro Lorenz (František Vladimír Lorenc, 1872-1889-1957), ĉeĥo, migrinta en 1893 al Brazilo; instruisto, lernejestro, lingvisto, popolkuracisto, spiritisto, framasono, aŭtoro de pluraj lingvistikaj verkoj; pioniro de Esperanto (1889) en Bohemio kaj Brazilo, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj, la plej konata Esperanto-spiritisto, tradukinto de pluraj verkoj, i. a. de Bhagavad-Gîtâ (1942) kaj Diverskolora bukedeto (1941) tradukita de li el 40 lingvoj kaj Voĉoj de poetoj el la spirita mondo (1944), antologio de poemoj mediume verkitaj, i.a. de Zamenhof kaj Grabowski.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 181-183).

25. Antaŭ 80 jaroj forpasis Odo Bujwid (1857-1908-1942), eminenta pola bakteriologo kaj esperantisto, samfakultatano de Zamenhof en la Varsovia Universitato, prezidanto de LKK de la 8a UK (Krakovo, 1912) kaj de la 23a UK (Krakovo, 1931), honora prezidanto de LKK de la 29a UK (Varsovio, 1937), prezidanto de la intermilitaj asocioj Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj kaj Pola Esperanto-Delegitaro, redaktoro (1927-30) kaj kunredaktoro (1931-39) de Pola Esperantisto, prezidanto de ISAE ekde 1926 ĝis la Dua Mondmilito.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 47-49).

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/decembro-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi