Denove renkontiĝis esperantistoj en la Paraiba Valo

brazilo

Post paŭzo pro la kronvirusa pandemio, rekomenciĝis la tradiciaj ĉeestaj renkontoj de esperantistoj en la Paraiba Valo – vasta regiono en Brazilo inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, kie viciĝas malgrandaj kaj mezgrandaj urboj. En pluraj el ĉi tiuj urboj ekzistas grupetoj da esperantistoj. La regionaj renkontoj celas kunigi ilin por praktikado de nia lingvo. De jardekoj ili okazas alterne en urboj de ambaŭ ŝtatoj.

La 19an de novembro 2022 ĝi okazis en la bela urbo Volta Redonda, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kun la temo “Esperanto kaj la celoj de daŭripova evoluo”. La sidejo de la renkonto estis vasta, komforta salono de la klubo de emeritoj de Volta Redonda, kiu delonge apogas la lokan Esperanto-movadon. Ĉeestis dudeko da gesamideanoj el ok urboj por agrabla kunestado.

En la programo, oni aŭdis prelegon pri la ĉefa temo (Allan Argolo, prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), prelegon pri la vivo de la karmemora esperantisto Alberto Flores (Vicente Werneck), prezenton pri la librokatalogo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (Paulo S. Viana), kooperativan ludon (Sílvio C. Bruno)), prelegon pri la japana hajko (Luiz A. Coelho), guton da gramatiko (Paulo S. Viana), proponon  pri “Perfektigo de Esperanto per studo de la Sanktaj Libroj (Cláudio Stehling) kaj sinprezenton de Esperanto-asocioj. Finis la programon deklamo de poemoj (Paulo Nascentes) kaj kanto (Vicente Werneck).

Dum la tuta evento oni proponis etan libroservon.

Oni planas okazigi la proksiman renkonton en 2023, en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo.

Paulo S. Viana

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/brazilo-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi